Díaz-Canel vokas labori serene kaj discipline kontraŭ la nova kronviruso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-03-18 07:42:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, kuba prezidanto

Havano, mar 18 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel alvokis ĉiujn labori serene, senhezite kaj discipline por alfronti sukcese la novan kronviruson, kadre de kunsido pri la evoluo de la agadplano por prevento kaj kontrolo de Covid-19 en la insulo.

Siaflanke, la ministro pri publika sano, José Ángel Portal, informis pri du novaj kazoj pozitivaj al la kronviruso, kiuj aldoniĝas al la 5 antaŭe konfirmitaj.

Laŭ oficiala komuniko de la ministerio pri publika sano, unu el tiuj du kazoj estas kuba civitano 38-jara, rezidanta en la urbo Camagüey, de tiu centro-orienta provinco. Li revenis de Italio la 14-an de marto;  stabile evoluas ĝis nun kaj estas enhospitaligita en tiu urbo.

La alia kazo konfirmita estas kuba civitano 65-jara, rezidanta en Guanabacoa, Havano, kies filino ĵus revenis de Italio la 7-an de marto. Tri tagojn poste li eksentis la unuajn simptomojn. Ili vizitis la familian kuraciston la 10-an de marto kaj estis senditaj al la hospitalo de Havano, IPK por studo kaj kontrolo. Entute 6 el la pacientoj pozitive evoluas kaj unu itala civitano restas en grava stato.

Laŭ la retejo de la prezidanteco, nun estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia, entute 389 pacientoj, el ili 147 eksterlandanoj kaj 242 kubanoj. Krome, oni atentas en la baza kontrolo sana entute 24 853 personojn en la tuta lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up