Kuba prezidento vokas labori rapide por rekuperiĝi post bato de uragano Idalia

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-29 16:35:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kunsido de la Plenuma Komitato de la Konsilio de Ministroj. (Foto: presidencia.gob.cu)

Havano, aŭg 29 (RHK) La kuba prezident Miguel Díaz-Canel, alvokis rapide labori por rekuperiĝo post la efikoj kaŭzitaj de la trairo de Uragano Idalia en la insula okcidento.

"Bona laboro estis farita surbaze de ĉiuj indikoj, kiuj estis donitaj kaj la spertoj en la provincoj, inkluzive de la lastatempaj, kio denove pruvas la kapablon de nia Civildefenda sistemo", diris la prezidento dum kunveno de la Plenuma Komitato de la Konsilio de Ministroj, raportis komuniko de la Prezidanteco.

"Ni devas labori, ĉefe, por ke ne estu la plej eta efiko ĉe la komenco de la lerneja jaro la venontan semajnon," diris Díaz-Canel, kiu insistis, ke ĝi estu farita kiel eble plej rapide en la damaĝo al la elektra servo, kiuj estas la plej grandaj inter tiuj kaŭzitaj de la meteologia fenomeno.

Dum ĉi tiu kunveno estis okaznta, ĉiuj efikoj de la pluvegoj ankoraŭ ne estis klarigitaj.

Por taksi la damaĝon, la ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, indikis, ke pluraj ministroj vojaĝas al la tuŝitaj teritorioj kun siaj respektivaj laborteamoj, por fari takson de la damaĝo kaŭzita post la trapaso de Idalia, kaj la subtenaj bezonoj.

Nun ni devas urĝe labori pri la elektra servo, komunikado, agrikulturo, kaj prepari kondiĉojn sekure, ĉar memoru, ke ni ankoraŭ havos unu aŭ du tagojn de influo de la pluvo, precizigis Díaz-Canel.


Fonto: retejo de la prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up