Laŭdas Díaz-Canel sciencajn projektojn kontraŭ la pandemio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-04-09 10:17:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Miguel Díaz-Canel, prezidento de la Respubliko

Havano, apr 9 (RHK) En la kunsido taga por taksi la evoluon de la nova kronviruso nialande, la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel insistis ke agante respondece oni kontribuas al vivosavado.

Aliflanke, la ĉefministro Manuel Marrero Cruz, diskonigis novajn regulaĵojn por bremsi la avancon de Covid-19 en la nacia teritorio kun la celo kreskigi la socian distanciĝon, ĉefa maniero eviti la kontaĝon de la loĝantaro, emfazis la gazeto Granma.

Li informis la decidon prokrasti, provizore, la enspezigon de diversaj servoj kiel akvo, gaso kaj aliaj, kun escepto de tiuj, kiuj povas efektiviĝi elektronike. Tio signifas ke oni fermos la oficejojn por fari tiujn pagojn.

Lige al konsumo de elektra energio, oni alvokas la loĝantaron agi ŝpareme laŭ la ebloj, ĉar logike, la konsumindikiloj kreskis dum tiuj ĉi tagoj.

Oni ratifis la decidon komplete nuligi la servojn en restoracioj kaj kafeterioj, kiuj povas plu vendi manĝaĵojn por kunporti hejmen en limigitaj horaroj. Li klarigis ke en tiuj lokoj oni ne ofertos  alkoholaĵojn. Tiuj aĉetoj povas esti farataj nur en vendejoj.

Pri tiuj kaj aliaj regulaĵoj rilataj al limigoj en la agadoj komercaj kaj transportaj, la ĉefministro esprimis ke oni diskonigos pliajn detalojn en la televida programo Ronda Tablo ĉi-ĵaŭde.

La prezidento insistis pri tio ke oni daŭre prikonsideras aliajn regulaĵojn, kaj samtempe oni analizas la opiniojn de la loĝantaro kaj taksas la spertojn de ĉiuj teritorioj por ilin dividi.

La prezidento informis ke denove li renkontiĝis kun la sciencistoj laborantaj por subteni la batalon kontraŭ la pandemio. Li klarigis ke ekzistas kelkaj projektoj, kiuj montras rezultojn,  kaj aliaj, kiuj progresas kaj donas al ni perspektivojn gravajn por la venontaj semajnoj surbaze de la adoptitaj decidoj.

Ĉi-rilate li informis ke jam solidiĝas la modelado pri la konduto de la pandemio kongrue kun la progresoj en la datumoj kaj komparoj kun la situacio de aliaj landoj kun trajtoj similaj al nia.

Laŭ tiuj modeloj, ni proksimiĝas al  momento de pli kompleksa situacio, kiel oni jam antaŭanoncas kaj klarigas al la civitanaro. Pro tio, li insistas,  bezonatas agi respondece. La respondeca konduto de ni ĉiuj estas la maniero kiel ni povas pli bone respekti la ceterajn samlandajojn, niajn civitanojn, li aldonis.

Díaz-Canel esprimis ke la situacio estas forta kaj postulas personan sinoferon, familian sinoferon kaj socian sinoferon, sed tiu ĉi sinofero estas laŭdinda, ĉar ĝi savos homajn vivojn.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up