Díaz-Canel elstarigis la vakcinadon de gravedulinoj kaj mam-nutrantaj virinoj kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-29 15:48:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Arkivo.

Havano, jul 29 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, elstarigis la komencon tra la lando de la kontraŭ-Kovim-19-imuniga procezo de gravedaj virinoj, man-nutrantaj virinoj kaj transplantitaj homoj, kun la nacie produktita vakcino Abdala.

Per sia oficiala Tviter-konto, la prezidento memorigis, ke gravedaj virinoj estas el la plej vundeblaj grupoj, ĉar 22 homoj mortis pro komplikaĵoj asociitaj kun gravediĝo kaj pluraj restas en intenskuracaj ĉambroj.

Ĉi tiuj homoj ricevos la formulon laŭ popaŝa maniero de la Centro por Genetika Inĝenierio kaj Bioteknologio, kun aplikaj intervaloj je nulo, 14 kaj 28 tagoj.

La kariba nacio aspiras apliki la tri dozojn elpensitajn en la plano je 60 procentoj de kubanoj antaŭ la fino de aŭgusto, en vakcina strategio disvolvita de vundeblaj teritorioj kaj grupoj.

Ankaŭ kadre de la projektita itinero, pli ol tri mil nefropataj pacientoj sub hemodializo ricevas la imunogenon ĉi-tage por kompletigi la ciklon komence de la venonta monato.

Abdala estas la unua vakcino disvolvita en Latin-Ameriko kontraŭ Kovim-19, kiu montris 92,28-procentan efikecon en klinikaj provoj de fazo III kaj ricevis rajtigon de la reguliga ento por urĝa uzo.

 

Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up