La prezidento Miguel Díaz-Canel elstarigis kontribuojn de la scienco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-06 17:28:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano, nov 6 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, elstarigis ĉi-vendrede la gravecojn de la kontribuoj farataj de la scienca komunumo al la insulo por preni decidojn cele avanci en la nacia evoluo.

 “Ni konscias ke por avanci, kreski kaj evolui, ni kalkulas je la partopreno kaj kontribuo de la scienca komunumo kuba (…) ni sentas nin subtenataj kaj kompromititaj kun iliaj streboj”, certigis la kuba ŝtatestro dum la ferma sesio de scienca metiejo okazinta en la Havana Universitato.

Li memorigis ke la kubaj sciencistoj partoprenas en la portempaj laborgrupoj, kie oni starigas la publikajn politikojn de la lando.

Ankaŭ konfirmis la gravan rolon de la scienco en la batalo kontraŭ la pandemio de la Covid-19 en Kubo kaj la subtenon de ties profesiuloj en aliaj landoj fronte al tiu ĉi sanitara urĝo.

La prezidento partoprenis, kune kun ministroj, sciencistoj, akademianoj, esploristoj kaj profesoroj, en la ferma sesio de la metiejo “La sciencoj en la konstruo de la socio kaj la kulturo kubaj”, kiu sesiis ekde la tria de novembro en la universitato.

Temoj kiel daŭripova evoluo, ekonomio, kulturo, edukado, teknologio, novigado kaj scienca pensado, gvidis la debatojn kaj proponojn de tiuj ĉi tagoj pri la defioj de la scienco en Kubo por evoluigi la socion.

Ĉi-vendrede, la doktoro Agustín Lage Dávila, asesoranto de la entreprena grupo Biocubafarma kaj unu el la eskponintoj en la renkontiĝo, rekonfirmis ke la rimedoj de ekonomia kresko por la insulo devos estis la havaĵoj kaj servoj kun alta valoro aldonita surbaze de scienco kaj tekniko.

Kiel deklarite al la informagentejo Prensa Latina, “la mondo transiras al ekonomio kies ĉefa aktivo estas la scioj, kaj ni (kiel lando) havas kaj la bezonon kaj la eblecon eniri en tiun ekonomion bazitan sur la scioj”.

Ideo defendita ekde 1960 flanke de Fidel Castro, gvidanto de la kuba revolucio, kiam esprimis ke “la estonteco de nia patrolando devas esti necese estonteco de homoj de scienco”.

Kiam finiĝis la renkontiĝo, la partoprenantoj interkonsenti skribi dokumentoj kun ĉiuj ideoj kaj pripensoj estiĝintaj dum tiuj ĉi tagoj por ilin diskonigi kaj krei novajn debatojn en diversaj spacoj je tutlanda nivelo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up