Kubo pritaksas la damaĝojn provokitajn de la uragano Irma kaj precizigas agadojn dum la rekuperiga etapo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2017-09-21 10:28:21

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 18 sept (RHK) En kunsido kun la nacia konsilantaro de la civila defendo, la kuba prezidento Raúl Castro agnoskis la fortan laboron plenumatan en ĉiu teritorio damaĝita de la detrua meteologia fenomeno kiu vipis preskaŭ la tutan insulon. Se iu profito eltireblas, ĝi estas ke ni devas tuj prikonsideri ĉiujn spertojn por estontaj eventoj.

Raúl atentigis ke la nuna uragana sezono etendiĝas ĝis la 30-a de novembro kaj oni prognozas ĝin intensa, pro la evidentaj klimataj ŝanĝiĝoj dum la lastaj jaroj kaj ni devas adaptiĝi al tiu ĉi situacio.

Meze de ĉiuj rekuperigaj laboroj Raúl instigis ĉiujn alfronti la malfacilaĵojn serene kaj informi la loĝantaro per ĉiuj eblaj rimedoj pri la situacio alfrontata de la lando.

Dum la kunsido oni informis ke la trajektorio de tiu ĉi uragano devigis nin evakui unu milinonon 738 mil personoj, el il 86% dn domoj de familianoj kaj najbaroj. Estis informite ke ankoraŭ nun, pli ol 26 mil personoj restas en la centroj de evakuado.

Laŭ precizigis la nacia oficejo pri statistikoj kaj infomado, oni laboras en la pritakso de la damaĝoj, kies unuaj provizoraj ciferoj estos informitaj en la venontaj tagoj.

Alfredo López, ministro pri energio kaj minoj, klarigis ke la plej forta kaj malfacila damaĝo en la sektoro, estis suferita de la termoelektra centralo Antonio Guitera, de la okcidenta provinco Matanzas, najbare de Havano, kies domo de akvocirkulado, kerna en la malvarmiga sistemo, estis komplete detruita de la marondoj kiuj enpenetris en ĝi.

Ankaŭ 15 linioj de elektra trasmisio suferis damaĝojn kaj pli ol 3 mil 600 elektraj fostoj  kun 2 039 kilometroj de linetoj estis damaĝitaj. Oni laboras tage kaj nokte por restarigis la elektran servon, certigis la ministro, kiu aldonis ke estas la unua fojo ke la elektroenergetika sistemo de la lando ĉesis funkcii tra la tuta lando.

Fine li komentis ke la plej grandaj klopodoj por restarigi la elektran servon koncentriĝos en la centraj provincoj de Villa Clara kaj Ciego de Ávila, teritorioj kie la damaĝoj estas pli komplikaj.

Aliflanke, René Mesa, ministro pri konstruado, esprimis ke la plej grandaj damaĝoj koncerne al tiu sektoro koncentriĝas en la loĝejoj, ĉefe en la tegmentoj. Oni ne havas la precizajn ciferojn ankoraŭ, tamen, oni laboras por helpi la damaĝitojn, kaj tiucele, la diversaj fabrikoj de cemento kaj tegoloj funkcias plenkapacite,

La damaĝoj en la agrikulturo koncentriĝas en la branĉo de korto-birdoj, ĉar dekoj da centroj destinitaj al produktado de ovoj, perdis la tegmentojn; aldone al tio estis damaĝitaj la kultivoj de maizo kaj banano, fruktoj kaj centroj por ellaborado de nutraĵo por la brutaro.

Nuntempe oni intensigas la laboron por reaktivigi la kampanjojn kultivadi varion da kulturaĵoj el mallonga periodo, kaj por tio ja la lando disponas pri la necesaj semoj kaj fekundigaĵoj.   

La ministro pri publika sano, Roberto Morales, informis ke la sansistemo plu restis vigla dum la trapaso de la uragano kaj ĝis nun ne ekzistas problemoj pri apero de iuj malsanoj aŭ epidemioj.

Li informis ke 516 sancentroj suferis damaĝojn kaj oni laboras por ĝia restarigo kiel eble plej baldaŭa. La ĉefa prioritato nun estas adresata al media purigado kaj kontrolo pri apero de vektoroj, kiuj povus provoki malsanojn, kaj por tia agado ankaŭ la ministerio posedas ĉiujn bezonatajn rimedojn.

Fine de la kunsido, la prezidento konfirmis la bezonon alfronti la problemojn saĝe, prikonsiderante la plej bonajn spertojn de pasintaj eventoj, ĉefe laŭ loka nivelo. Tiurilate li menciis la laboron faritan en pasintaj jaroj en la provincoj Santiago de Cuba kaj Guantánamo okaze de la uraganoj Sandy en 2012 kaj Matthew en 2016, respektive.

Nuntempe la bato estis tre forta kaj etendiĝis preskaŭ tra la tuta lando, sed per forta laboro jam entreprenita, unu plian fojon Kubo iros antaŭen, emfazis Raúl Castro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up