Komenciĝas en Kubo intervena provo per vakcino Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-22 09:40:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 22 (RHK) Hodiaŭ komenciĝas en Kubo la provo de interveno per la kandidato vakcina Soberana 02 kontraŭ la Kovim-19 en segmentoj de la loĝantaro en risko de kontaĝo, kio inkluzivos 150 mil volontulojn, interalie, de la sektoro de publika sano kaj ties  rezultoj komplementos la datumojn de klinika efikeco.

La imuniza procezo realiĝos por pritaksi la rektajn kaj malrektajn efikojn de la medikamento. Same oni pritaksos la reduktiĝon de la influo kaj disiĝo de la pandemio de la kronviruso, kaŭzanta la malsanon.

Tia scienca ago komenciĝos en kelkaj institucioj de Havano rajtigitaj por la vakcinado.
 
Kubo posedas kvin vakcinajn projektojn kontraŭ la kronviruso Sars-Cov-2 per kio ĝi povus iĝi la unuan landon de Latinameriko kun propra formulado por alfronti la pandemion.

Tia progreso estas sukceso en la scienca kampo, kiu markas tendencon je monda nivelo per la vakcina kandidato Soberana 02 de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), plus Abdala de la Centro de Genetika Inĝenierado kaj Bioteknologio (CIGB). Ambaŭ ja avancis al la fazo III de klinikaj provoj.

Dume, Soberana 01 de la IFV pozitive evoluis sian unuan etapon de provoj, kaj laŭ  la spertuloj, konsistigas eblan kaj idealan refortiĝon por imuneco en konvaleskantoj.

Siaflanke, Mambisa, estas la sola administrebla per la nazo, kaj ankaŭ montirs sekurecon kaj malmultajn reagojn en la personoj, kiuj ricevis ĝin dum la unua fazo de ties klinika provo.

De antaŭnelonge, la organizo de UN por la Industria Evoluo esprimis ke la kubaj kandidatoj povus transdoni potencialan vivosavilon al evolulandoj, kio ja estas en la perspektivoj de la Tutamerika  Prisana Organizo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up