Kubaj sciencistoj taksas sukcesa la programon kontraŭ la Covid-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-06 10:29:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laborkunsido kun la scienca komunumo fronte al la Covid-19

Havano, jan 6 (RHK) La proceduro starigita de Kubo kontraŭ la Covid-19 montras hodiaŭ rezultojn, kiuj ebligas pritaksi ĝin sukcesa, opinis la sciencistoj kaj spertuloj de la insulo, kiuj partoprenas en la laborgrupo kontraŭ tiu malsano.

Dum kunsido kun la prezidento Miguel Díaz-Canel, la specialistoj elstarigis la konvenecon subteni kaj plibonigi tiun strategion, kies agadlinio estas, unue, ke la sana loĝantaro ne malsaniĝu; due, ke se ili malsaniĝas, ne estu en grava stato, kaj trie, se ili graviĝas, ke ne forpasu.

La procezo dividiĝas, samtempe, en tri etatoj: la sanlaboristoj, la sociaj institucioj kaj la civitanaro ĝenerale, laŭ konceptoj kiel maljuniĝo, vundebleco teritoria, transmisiado de la Covid-19, inter aliaj.

Aliaj specialistoj atentigis pri la sekvoj eltrovitaj en pacientoj rekuperiĝintaj post transiri la statojn de gravaj kaj krizaj, kiel pulma damaĝo, rena damaĝo kaj kora damaĝo, kio konfirmas la konvenecon eviti la kontaĝon.

Dum la kunsido, Díaz-Canel ankaŭ prezidis la kunsidon de la laborbrupo por preventi kaj kontroli la malsano, kiun partopreni per videokonferenco la ĉefaj aŭtoritatuloj el la 15 provincoj kaj la speciala municipo Insulo de Junularo.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up