Kubaj aŭtoritatuloj prizorgas programon por redukti vundeblecon en la socio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-23 11:40:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, sep 23 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel partoprenis ĉi-merkrede en nova virtuala kunveno de la Palaco de la Revolucio, kun la guberniestroj de la 15 provincoj kaj la urbestro de la speciala munidipo Insulo de  Junularo.

En la kunveno, gvidata de la ĉefministro Manuel Marrero Cruz, oni taksis la efektivigon de la politiko por prizorgo de individuoj, familioj-hejmoj, grupoj aŭ komunumoj en situacioj de socia vundebleco.

Kiel klarigis la ministrino pri laboro kaj socia sekureco, Marta Elena Feitó, la programo havas inter siaj celoj altigi la kvaliton de sociaj servoj, plibonigi, diversigi kaj plivastigi la protekton de socia helpo, krom redukti la problemojn, kiuj limigas iujn homojn je la kapablo por ŝancoj.

En ĉi tiu kunveno oni  informis pri la efektivigo  de la buĝeto, kiu subtenas la diferencigitan atenton al vundeblaj homoj, afero kun alta prioritato por la nacia registaro.

Parenteze, la kuba prezidento insistis pri rekta kaj specifa atento, kiun oni devas doni al ĉiuj homoj socie malfavorataj.

“Estas kelkaj sociaj malavantaĝoj, kiuj kaŭzas al ni malegalecojn en la socio, kiujn ni devas tuj alfronti kaj trakti. Mi kredas, ke la fundamenta maniero estas, krom kompreni la problemon, ke la sociaj laboristoj faru sian laboron por solvi ĝin ", emfazis la ŝtatestro.

Díaz-Canel emfazis, ke "ĉi tiu laboro devas esti kiel eble plej ampleksa, por ke ĝi forigu la kaŭzojn de tia malavantaĝo."


Fonto: R.Rebelde
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up