Kubaj sciencistoj elstarigas atingojn pri vakcinado kontraŭ Kovim-19 ĉe neplenaĝuloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-02 09:12:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  feb 2 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, partoprenis ĉi-mardon en kunveno de fakuloj kie sciencistoj emfazis la bonajn rezultojn de vakcinado de infanoj kaj adoleskantoj kun kubaj imunogenoj kontraŭ la pandemio.

D-ino María Eugenia Toledo, ĉefa esploristino de la vakcino ‘Soberana 02’, laŭdis la decidon imunigi ĉi tiun grupon antaŭ ol la varianto Omicron alvenos sur la insulon.

"Ni havas, kompare kun aliaj landoj, multe malpli da kazoj en infanoj kaj multe malpli da severaj kazoj. Aliflanke, pli ol 30 procentoj de la pozitivoj raportitaj hodiaŭ estas sensimptomaj kaj pli ol 40 procentoj havas mildajn formojn de la malsano," ŝi diris.

La specialisto certigis, ke infano, kiu ne estas vakcinita, havas 18,2 fojojn pli da risko malsaniĝi ol unu kun la kompleta skemo.

La Nacia  Televida Novaĵservo raportis, ke malfavoraj eventoj asociitaj kun imunigo estas taksitaj je proksimume 0.01 procentoj.

La plej alta gvidantaro de Kubo insistis pri la graveco konservi rigoron en la rimedoj kontraŭ kovim-19 kaj ne fidi je la kontrolo de la malsano.

En la kunteksto de la kutima kunveno de la grupo por alfronti la pandemion, la ĉefministro Manuel Marrero Cruz urĝis konservi disciplinon, plenumi la procedurojn, plifortigi hejman izolitecon kaj poste progresi en la sociekonomikaj agadoj de la insulo.

Siaflanke, la dekano de la Fakultato de Matematiko de la Universitato de Havano, Raúl Guinovart, priskribis la lastan semajnon kiel favora en la kontrolo de Kovim-19, kaj ratifis, ke en la plej multaj el la teritorioj la tendenco al la malkresko konfirmitas en la venontaj tagoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up