Díaz-Canel dialogis kun studentoj de la teknologia instituto de Havano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-07 11:10:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vizitas Díaz-Canel la teknologian instituton de Havano

Havano, jan 7 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel vizitis la superan instituton teknologian de Havano (Cujae), kiel li dialogis kun la studentoj kaj profesoroj ne nur pri la batalo kontraŭ la Covid-19, sed ankaŭ pri la subteno de la studentaro pri aliaj temoj de nekontestebla humaneco,  ilia volontulado ĉe la sistemo de atento al familioj (SAF), kiu prizorgas  vundeblajn personojn, aŭ la kontribuo por optimumigi la uzon de elektra energio, aŭ la batalo kontraŭ sociaj maldisciplino.

La interŝanĝo fluis kun studentoj kaj docentoj de ĉiuj fakultatoj, kiuj rakontis siajn spertojn pri plej diversaj taskoj plenumitaj dum la lastaj monatoj.

La reprezentantoj studentaj emfazis pri tio ke ili devas montri la ŝanĝon deziratan. Ili raportis pri la diversaj interŝanĝoj kun la defendaj konsilantaroj provincaj kaj municipaj, kie evidentiĝis la bezono atenti la plej aĝajn adoltojn kun la sociaj organizoj. 

Ili raportis pri pluraj agoj de la studentoj por helpi kaj kontribui dum tiuj ĉi monatoj de pandemio. Tiu estis antaŭaĵo de atestoj, kiuj klarigis, kiel ofte okazis, la certecon ke la kuba rezistemo baziĝas sur humaneco, en la ebleco plu daŭrigi danke al la kuraĝo de niaj gejunuloj.

Ili esprimis ke la studentoj  devas esti transformaj agantoj, kaj nia defio estas videbligi la ĉiutagajn batalojn por pli da ŝancoj, por solvi la problemojn de la studentaro.


La kuba prezidento dialogis kun la studentaro pri la sindevigoj, la matureco de la universitatanoj por alfronti aron da problemoj en kompleksaj scenejoj.

“Viaj esprimoj estos de mi dividotaj kun la kolegoj de la partio kaj la registaro”, li asertis, ĉar la maltrankvilo revoluciema kaj la sentemo fronte al la problemoj de la loĝantaro estas du esencaj antaŭkondiĉoj.

La ŝtatestro elstarigis la bezonon ĉagreniĝi fronte al la malkorektaj agoj, kaj ankaŭ okupiĝi kaj vidi kiel ni povas partopreni, subteni por scipovi transformi, ankaŭ por proponi kaj vidi kiel ni povas kreski survoje al solvoj.

La jaro 2020 estis ege forta, li meditis, sed ni ne devas priplori tion, ĉar ankaŭ estis tempo por ege lerni, ŝanco por leviĝi kaj demonstri nian econ kaj la forton de la Revolucio.

Li informis pri diversaj atingoj en la scienca kampo, pri la valoro de la kubaj universitatoj, kie estiĝas novigaj projektoj; ni volas produktivan sektoron novigeman. Kaj ankaŭ parolis pri la graveco atingi bonan interkonektiĝon inter la scio-sektoro kaj la sistemo produktiva kaj serva.

Li parolis pri la sintonio inter la landa estraro kaj la studenta penso. Ni ŝatas la kulturon de detaloj, belecon, efikecon, sen burokratio nek koruptado, ke ĉio funkciu kvalite; tiu estas granda batalo, kiun ni devas fronti senlace.

Pri la kulturo de dialogo, la prezidento meditis pri kiel ni scipovas atingi konsenton inter ĉiuj, pri la triopo novigado-informadiko de la socio kaj komunikado.

Ni ĉiuj kune devas plibonigi la landon kaj defendi la Revolucion. Li dankis la renkontiĝon kun la studentoj nome de la partio kaj la registaro kaj aldonis ke estonte "ni plu renkontiĝu por cerbumi pliajn ideojn".


Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up