Prezidis Díaz-Canel laborkunsidon en la provinco Las Tunas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-01-30 19:27:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Las Tunas, jan 30 (RHK) Miguel Díaz-Canel, prezidento de la respubliko, gvidis ĉi-sabate renkontiĝon kun la ĉefaj aŭtoritatuloj politikaj kaj registaraj de la orienta provinco Las Tunas por analizi diversajn temojn sociekonomikajn.

La kunsidon ankaŭ partoprenis José Ramón Machado Ventura, dua sekretario de la centra komitato de la komunista partio kaj Manuel Marrero, ĉefministro, kiuj analizis kaj interŝanĝis pri la Tasko Ordiga, la produktado de nutraĵoj derivitaj de la agrobruta sektoro kaj la batalo kontraŭ la Covid-19.

La kunsidon partoprenis provincaj aŭtoritatuloj kaj ankaŭ la vicunuaj ministroj Roberto Morales kaj Alejandro Gil Fernández, ankaŭ ministro de ekonomio.

Ili ricevis informon pri la nuna situacio en la produktado de nutraĵoj kaj la regulaĵoj adoptitaj en tiu ĉi agadkampo, la mon-ordigaj demandoj kaj la proceduroj por eviti la ekspansiadon de la pandemio.

Antaŭe la prezidento plenumis samajn laborkunsidojn en la provincoj de Havano, Pinar del Rio, Artemisa, Mayabeque, Matanzas, Villa Clara, Sancti Spiritus, la orientaj Guantánamo, Santiago de Kubo kaj Granma.


Fonto: ACN



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up