Díaz-Canel reiras al la provinco Matanzas en tiu ĉi semajno pro Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-09 13:03:16

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 9 (RHK) La unua sekretario de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, raportis ĉi-matene en sia Tvitero-konto, ke kune kun ĉefministro Manuel Marrero Cruz kaj pluraj ministroj ili vizitas la duan fojon en semajno, ĉe la epicentro de la epidemio, la provincon Matanzas.

"Hodiaŭ ni vekiĝas denove kun tre altaj nombroj da novaj kazoj kaj mortoj pro kovim-19, al kiuj ni ne kutimas nek kutimiĝos," publikigis la prezidanto.

Laŭ la tvitera mesaĝo de la Prezidanteco de Kubo, en la provinco okazas interŝanĝo pri la subteno de la teritorio en rimedoj, medicinaj brigadoj, manĝaĵoj, inter aliaj.

La kuba ministro pri sano, José Angel Portal Miranda, anoncis ĉi-merkrede en Matanzas novajn protokolojn por trakti Kovim-19, kiuj plirapidigas la diagnozon kaj traktadon de pozitivaj kazoj.

De kelkaj tagoj la aŭtoritatoj de ĉi tiu provinco estas subtenataj de la membro de la Sekretarieato de PCC, Joel Queipo Ruíz, la vicĉefministro, Jorge Luis Tapia Fonseca kaj la ministro pri sano.

Matanzas estas nuntempe tiu kun la plej granda epidemiologia komplikeco, tial la registaro de la lando plenumas decidojn por inversigi ĉi tiun situacion. En la teritorio oni laboras por ebligi novajn kapablojn en hospitaloj kaj izoligaj centroj, kun la celo iom post iom redukti la nombron da kontaĝoj de ĉi tiu malsano.

Multaj sanprofesiuloj de aliaj provincoj aliĝis por labori en tiu teritorio, kaj oni sendas rimedojn de la 
centra registaro  por plifortigi la batalon kontraŭ la epidemio.

fonto: ACN
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up