Prezidis Díaz-Canel internacian renkontiĝon pri verko de Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-13 15:33:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: PL

Havano, aŭg 13 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, partoprenas ĉi-vendrede kune kun naciaj kaj latin-amerikaj analizistoj en virtuala internacia renkontiĝo omaĝe al la historia estro de la Kuba Revolucio, Fidel Castro kaj lia vizio pri la disvolviĝo de scienco.

En la inaŭguro de la evento, la kuba ministro pri eksterlandaj aferoj, Bruno Rodríguez, aludis al la frumatura intereso pri socia komunikado kaj komputado de la ĉefa gvidanto de la Revolucio, kiu maltrankviliĝis pri uzado de primitivaj komputiloj.

Tiusence la estro de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj atentigis, ke Fidel de tre frua tempo denuncis la laboron de Usono per elektronikaj cerboj, datumoj kaj ĉiuspecaj ciferoj.

"Li analizis la bezonon kombini universalan aliron al komunikaj retoj profundigante kritikan pensadon," li diris.

Rodríguez diris, ke la revolucia gvidanto parolis pri la bezono de unueco kaj politika artikulacio kontraŭ hegemonio en komunikado.

Sammaniere Fidel Castro avertis pri nova socia ordo en la interreto kaj alvokis, ke ĉi tiuj aferoj neniam fleksu la homojn, menciis la estro de diplomatio.

"Lia pensado pri komputilaj telekomunikadoj estis antaŭ jardekoj, eĉ la komencaj paroladoj kontraŭ falsaj novaĵoj, manipulado, misgvida reklamado, kion unue li nomis kultura imperiismo kaj monokulturo, povas esti reviziita," diris la ministro pri eksterlandaj aferoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up