Díaz-Canel: la laborvizita ciklo ebligis konstati la landan scenejon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-02-05 11:29:00

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Miguel  Díaz-Canel en la centra provinco Cienfuegos.

Cienfuegos, feb 5 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel resumis en tiu ĉi centra provinco la tutlandan trairon komencitan la 18-an de januaro por kunsidi kun la lokaj aŭtoritatuloj, kio ebligis pritrakti temojn kompleksajn kaj  konstati la landan scenejon. 

Krome, li asertis, tiuj ĉi vizitoj helpis “konstati grupon da opinioj pri diversaj aspektoj kaj pli profundigi aliajn. Ĝi kondukis nin al propono pri alĝustigo, korektoj kaj proponoj por novaj temoj, kiujn ni devas pritrakti alidimensie en la venontaj semajnoj; kaj konstrui konsenton inter ĉiuj laborstrukturoj de la partio, la registaro, la amasaj organizoj kaj la produktiva sistemo por eltrovi la rolon, kiu apartenas al ĉiu kaj pli efike kaj kohere labori pri tiuj ĉi temoj”.

Li konsideris ke pri la Ordiga Tasko “ni travivis divers-specajn problemojn: unu estas la nesufiĉa preparo de kelkaj gvidantoj-ĉefe en la entreprena sektoro-, kio provokis malkorektan interpreton de la normoj, kaj samtempe, malkorektan starigon de difinitaj aspektoj.”

Li klarigis ke tiu ĉi Tasko antaŭvidas impulsi la landon,  ordigi la ekonomion kaj fari ĝin pli travidebla,  superi la importan pensmanieron kaj favori eksportan pensmanieron, serĉi efikecon, distribui laŭ la socialista principo, tio estas, kiu pli alportas kaj laboras efike, des pli ricevas, tio estas, gajnas pli. 

Tiu ĉi Tasko plu tenas la principon de socia justeco de la Revolucio, sen egalecismo. Ni ne subvencias produktojn por ĉiuj, ni subvencias kaj donas diferencigajn traktojn al vundeblaj homoj.

Kompreneble, la unua celo estas garantii ke ĉiu homo havu laboron kaj kiel sekvo de ties kontribuo, tiam ricevu salajron, kiu permesos vivi dece, emfazis la prezidento.

Li konkludis ke “nun indas pritraksi februaron, estas monato de observado kaj atento cele al perfektigo de la Tasko, ĉar estos la unua monato kiam la homoj vidos sian kompletan salajron, ĉar ne estas la likvido de ferioj, kaj jam oni faris alĝustigojn, jam estas la prezoj pli malpli en la unua momento, kaj ĉiuj faras siajn kalkulojn.

Kaj kompreneble, la entreprena sistemo havas multon por cerbumi, redesegni kaj rekonstrui, ĉefe cele al efikeco, kiu estis, niaopinie, la fokuso mankinta en la entreprena sistemo ĝenerale. La homoj parolas aparte pri prezoj, kostoj kaj salajroj, sed ne trovas la rilaton inter tiuj elementoj surbaze de rigora analizo ekonomia bazita en la efikeco.”

Pro la volo eltrovita, la maniero kiel la institucioj reagis post la unuaj sekvoj de la temo, la procezo iĝis pli klara, kaj mi estas konvinkita ke la ordigo estis necesa kaj ni ne povis pli atenti por ĝin apliki.

La fakto ke nun ekzistas alispeca diskuto rilate al la ekonomiaj problemoj, ke ni vidas ĉion alimaniere, ke estas miloj da homoj serĉante laboron, ke ekzistas institucioj cerbumante kiel redesegni siajn procezojn, tio donas al ni gajnon kies rezulto multobliĝos estontece, konkludis la kuba prezidento.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up