Finiĝas en Havano la klinika provo Fazo III de la vakcina kandidato Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-07 08:52:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 7 (RHK) La apliko de la tria dozo de la klinika provo Fazo III per la vakcina kandidato Soberana 02, okazanta en Havano, finiĝos ĉi-monate.

Dum gazetara konferenco televida,  la doktorino pri sciencoj, Maria Eugenia Toledo, ĉefesploristino pri la klinikaj provoj de la antigeno evoluigita de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), informis ke la sekva paŝo estas plu taksi ĝian efikecon. 

Tiu ĉi provo Fazo III inkluzivis en la unua etapo 44 010 volontulojn; laŭ estis decidite, grupo el ili ricevus la trian dozon, alia grupo ricevus du, kaj alia ricevus placebon; ĉi lasta grupo ricevos la vakcinan skemon tuj post la fino de la observa periodo.

Laŭ ifnromis la doktorino, ke en la unua dozo oni inkluzivis ĉiujn subjektojn, kun konsento informita kaj kontrolo pri ĉiu ekskluda kriterio.

Dume, ŝi precizigis, la dua dozo ampleksis ĝis 42 813 volontulojn, kio reprezentis 97,28% de la atendita totalo de la subjekto-kompletigo.

Inter la unua kaj la dua dozo oni pritaksis la kriteriojn kaj estis homoj, kiuj ne transiris la postan etapon pro diversaj kialoj: estis kontaĝitaj de Kovim-19, eniris la ekskludajn kriteriojn aŭ decidis ne plu avanci, klarigis Toledo Romani.

La apliko de la tria dozo por la volontuloj, kiuj ricevis tiun skemon, komenciĝis ĉi-semajne. La esploristino aldonis ke la etapo inkluzivas, proksimume 14 160 subjektojn, ĉar la aliaj grupoj estas en la skemo de du dozoj, kaj jam finis.

Tiel, la apliko de la lasta dozo devas finiĝi en la venontaj du semajnoj, kaj poste ni kontrolos la efikecon de la vakcina kandidato, kio ebligos fini la Fazon III kaj prezenti la raporton pri la taksado antaŭ la reguliga institucio.

Tiu ĉi provo laŭplane havos regulajn pritaksojn, tiel ke oni ne devu atendi ĝis la fina por mezuri ĝian efikecon, ŝi klarigis.

La doktorino klarigis ke la klinikaj provoj evidentigis altnivelan sekurecon de la vakcina kandidato Soberana 02, rilate al la malaltaj niveloj de adversaj sekvoj registritaj, kiuj estis doloro sur la loko injektita proksimume en 20% de la kazoj rilate al la totalo de la vakcinitoj.


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up