Inspektado pri evoluo de la klinika provo de Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-11 09:34:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Soberana 02 en klinika provo fazo III

Havano, mar 11 (RHK) La kuba  Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Instrumentoj  kaj Medicinaj Iloj(Cecmed, hispane), ekinspektas la klinikan provon fazo III de la vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19 Soberana 02.

La kontrolo ebligos scii ĉu oni plenumas la bonajn klinikajn praktikojn postulatajn de tiom kompleksa pristudo, kiel nepra paŝo por avanci al la amasa vakcinado de la insula civitanaro, raportis la loka televido.  

La aŭtoritatoj de la koncerna institucio vizitis ĉi-merkrede la kunordigan centron de klinikaj provoj, kiu havas la mision mastrumi integrale la esplorojn.

Ili reviziis la mastrumon de informoj kaj esencajn temojn kiel funkciado de la kunordiga centro kaj la komputejo, kie oni prilaboras la rezultojn en reala tempo rilate la okazaĵojn en la ok municipoj de la ĉefurbo, kiuj partoprenas la provon.

La specialistoj deklaris ke ili revizios la tutan dokumentaron, kiuj fontos el la pristudo, ankaŭ revizios la agadon de la etiko-komitatoj kaj de la komitato de datum-kontrolo kaj intervjuos la volontulojn vakcinotajn por scii ĉu ili atingis la informitan konsenton.

Soberana 02 iniciatis la klinikan provon fazo III la pasintan lundon, kun 48 klinikaj lokoj de Havano, kie okazos la vakcinado de pli ol 40 mil personoj.

Tiu ĉi estas la plej evoluinta el la kvin kandidatoj kreitaj de la kuba bioteknologia industrio por fronti la Kovim-19. Ĉiuj kandidatoj trapasas diversajn momentojn de siaj provoj en homoj por konstati la imunan respondon kaj la nefavorajn reagojn.

fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up