La ekonomio en la tagordo de la VIII-a kongreso de la komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-15 08:46:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Logo 8-a kongreso de la komunista partio

Havano, mar 15 (RHK) La VIII-a kongreso de la komunista partio, kiu sesios inter la 16-a kaj 19-a de aprilo analizos gravajn temojn kiel la ekonomiajn kaj sociajn rezultojn atingitajn dum la antaŭa jarkvino, samkiel la antaŭvidoj por la venontaj jaroj kun la celo garantii la kontinuecon kaj nerenverseblon de socialismo kaj avanci en la ekonomia evoluo kaj la plibonigo de la vivkvalito de la loĝantaro en streĉa  ligo kun la necesa formado de valoroj etikaj kaj politikaj en la civitaneco.

Dum preskaŭ unu jaro, komisiono de reprezentantoj de la partio, la registaro, la konstanta komisiono por starigo kaj evoluo, la amasaj organizoj, akademianoj kaj esploristoj, laboris intense en la ellaborado de la dokumentoj analizotaj de la kongresaj delegitoj, kio inkluzivas kvin bazajn aspektojn.

Mallonga resumo de la ekonomio dum la jarkvino 2016-2020; integrala pritakso de la ekonomia modelo  ekde la sesa kongreso ĝis nun; gvidlinioj kaj politikoj; aktualigo de la konceptigo pri la socia kaj ekonomia modelo; nacia plano de evoluo sociekonomia ĝis 2030; aktualigo de la gvidlinioj por la venonta periodo.

Tiuj ĉi temoj markos la analizon pri ĉio farita kaj la defioj en la sociekonomia dimensio ekde la sesa kongreso de la partio.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up