Eksesias la 8-a kongreso de la kuba komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-16 09:02:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 8-a kongreso de la Komunista Partido

Havano, apr 16 (RHK) Eksesias hodiaŭ kaj ĝis la 19-a de aprilo la 8-a kongreso de la komunista partio, kie partoprenas reprezentantoj de ĉiuj provincoj por analizi en historiaj laborsesioj, ĉion faritan dum la lasta jarkvino, kaj ĉefe, por skizi suverene la estontecon de la insulo.

Ĝuste hodiaŭ, kiam oni celebras la 60-jariĝon de la proklamo farita de la ĉefkmandanto Fidel Castro pri la socialista karaktero de la Revolucio.

La delegitoj ratifos la nerenverseblon de tiu  emancipiĝa ago, kaj konfirmos la “konvinkon neŝanĝeblan pri la venko”.En tiu ĉi dato, la 16-an de aprilo, oni festas la fondodatrevenon de la kuba komunista partio.

Tiamaniere, hodiaŭ eksesios la kongreso de la kubaj komunistoj, kiuj dum kvar tagoj  debatos pri kernaj aferoj de la lando kaj serĉos  solvojn kongruajn kun la popolaj aspiroj.

En la Tagordo estos temoj, kiuj inkluzivas: aktualigon de la koncepto pri la ekonomia kaj socia modelo por socialista evoluo, starigo de la gvidlinioj de la ekonomia kaj socia politiko de la partio kaj la Revolucio.

La rezultoj ekonomiaj kaj sociaj atingitaj post la sepa kongreso, la funkciado de la politika organizo, ties ligo al la popolo, la agado ideologia kaj pri la kapabligo de estraranoj, ankaŭ estos centraj en la debatoj de la membroj.

Tiu ĉi kongreso estas markita de kontinueco, kiu preteriras la naturan procezon de transiro de unu generacio al la alia, por iĝi konstantan certecon pri tio ke Kubo socialista ekpaŝas nun kaj estontece.


Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up