Havano bonvenigas la delegitojn al la 8-a kongreso de la komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-15 13:19:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

8-a kongreso de la komunista partio

Havano, apr 15 (RHK) Delegitoj el sep provincoj jam alvenis al Havano por partopreni la laborsesiojn de la 8-a kongreso de la komunista partio de Kubo (PCC), kiu komenciĝos ĉi-vendrede en la Kongresa Palaco de tiu ĉi urbo.

Temas pri delegitaroj devenantal el la kvin orientaj provincoj, krom la centraj Camagüey kaj Ciego de Ávila. En ĉiuj kazoj oni rigore sekvas la sanitarajn procedurojn truditajn de la pandemio de Kovim-19.

La kongreso okazos de la 16-a ĝis la 19-a de aprilo. Inter la ĉefaj punktoj de la tagordo estas pritaksi la ekonomiajn kaj sociajn rezultojn atingitajn dum la lasta jarkvino kaj la antaŭvidojn por la estonteco.

La gvida tasko dum tiu ĉi periodo estis esprimita dum la 7-a kongreso okazinta en aprilo de 2016. Dum tiu grava evento, la unua sekretario de la partio, la generalo de armeo Raúl Castro asertis ke “la procezo por aktualigi la ekonomian modelon komencitan en la sesa kongreso, ne estas tasko por unu aŭ du jarkvinoj. La vojo jam estas markita.”

Ĝuste tial, post la sepa kongreso, de 2017, oni iniciatis novan etapon.

Tiamaniere, la delegitoj al la venonta evento pritraktos ĉiujn agojn plenumitajn tiucele. Indas elstarigi ke ĝis 2016 estis kreitaj ĉiuj bazoj por iniciati mondordigon de la insulo kaj oni alpaŝis por evoluigi la diversajn ekonomiajn rolantojn.

La periodo de 2016 ĝis 2021 oni aprobis politikojn kaj decidojn por okazigi la landan monan ordigon, kiu estas tre kompleksa ĉar trapasas ĉiuj sferojn de la vivo.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up