Avancas elektiĝo de delegitoj al la kongreso de la komunista partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-02 09:41:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Logo de la  8-a kongreso de la Partio 

Havano, mar 2 (RHK) La plenkunsidoj de la provincaj komitatoj de la partio efektiviĝos ĉi-ĵaŭde kiel antaŭaĵo de la VIII-a kongreso okazonta inter la 16-19-a de aprilo ĉi-jare.

Plenumante strikte la sanitarajn procedurojn, efektiviĝos tiu ĉi agotago, kiam oni elektos la delegitaron de ĉiu teritorio por la centra kunveno.

Post la elektiĝo, la delegitoj ricevos la dokumentojn debatotajn en la kongreso kaj en ĉiu provinco efektiviĝos studsesioj, interŝanĝoj kaj klarigado kaj analizoj, inter la 15-a kaj 20-a de marto.

Ĉiuj opinioj naskiĝintaj de tiuj ĉi kunsidoj estos kolektitaj kaj pritaktsata de la kongresaj laborkomisionoj.
Dum la jaro 2020, meze de aliaj gravaj taskoj kaj de la kompleksecoj ligitaj al la batalo kontraŭ la pandemio, oni alpaŝis cele al okazigo de la kongreso kaj la pasintan 2-an de decembro oni publikigis la Alvokon al la kongreso, kiu enhavas la temojn traktotajn.

La 9-an de febrero ĉi-jare, la Politika Buroo analizis kaj ratifis ke la kongreso efektiviĝos en la planita dato kaj ekde la fino de 2020 realiĝis en la bazaj unuoj ampleksa kaj demokratia elekto-procezo  de la antaŭkandidatoj je delegitoj, kaj tiel ekaperis miloj da valoraj proponoj.

Fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up