Prezidento Díaz-Canel salutis la sukcesojn de kubaj atletoj en San-Salvadoro 2023

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-28 12:01:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bildo: Interreto.

Havano, jun 28 (RHC) Prezidento Miguel Díaz-Canel salutis ĉi-mardon la sukcesojn de la kubaj atletoj partoprenantaj en la Centramerikaj kaj Karibaj Ludoj kiuj okazas en Salvadoro.

En sia tvitera profilo, la prezidento skribis: Idalys, la standardisto, ravis pri sia tria centramerika oro. Gratulon al Elisbet, naĝanto el Barakoa, reĝino de ĉi tiuj ludoj kune kun Andy, de tabloteniso.

Aplaŭdoj por ĵudo, pafado, gimnastiko, remado,halteroj, kaj ĉiuj tiuj uloj kiuj tiel feliĉigas nin en #SanSalvador2023, li aldonis.

La stela kuba ĵudoka ino Idalys Ortiz, olimpika kaj monda plurmedalisto, gajnis sian trian oran medalon en ĉi tiuj konkursoj, en la divido de pli ol 78 kilogramoj, en tago, en kiu la kubanoj momente troviĝis sur la tria ŝtupo de la medaltablo kun 60 medaloj: 21 oraj, 17 arĝentaj kaj 22 bronzaj.

En tiu ĉi dato, Elisbet Gámez (naĝado) estis la 200 liberstila ĉampiono, kaj Andy Pereira kronis kuban tablotenison.

Sportistoj de ĉi tiu antila nacio finis lundon kun 15 oraj, 14 arĝentaj kaj 15 bronzaj medaloj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up