La kuba prezidento aprezis la rolon de la universitatanoj fronte al la Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-26 11:46:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Presidente cubano con los participantes del encuentro

Havano, mar 26 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dialogis kun studentoj kaj profesoroj de la Havana Universitato. Li esprimis dankon, sed speciale agnoskis ilian gravan rolon en la batalo kontraŭ la Kovim-19.

La insula ŝtatestro klare aludis la manieron kiel Kubo alfrontas tiun ĉi pandemion, kiu estas enorma defio aldoniĝinta al pluraj jam ekzistantaj en la kariba lando, kaj esprimis kiamaniere tiu netuŝebla trezoro, kiu estas la sciado, montris siajn plej bonajn ecojn.

La ŝtatestro vizitis la universitatan domon Enrique José Varona de la Havana Altlernejo, kaj alvokis siajn interparolantojn daŭre marŝi kiel granda teamo, pri ĉio revata kaj starigata en la insulo.

Li cerbumis pri tio ke Kubo posedas fortan sciencan bazon kaj solidan sansistemon, kun kapablo novigadi, plus la universitata agado. Al tio li aldonis sian analizon  pri la homa kvalito de la kuba popolo, ĉar sendepende de tio, ke kelkfoje ni ĉagreniĝas aŭ iu malkontentas pro maldisciplino aŭ simile, la homoj travivas tre kompleksan situacion ankaŭ familie, individue, sed ĝenerale, la respondo ja ekzistis kaj tio ebligis ke la indikiloj de Kubo fronte al tiu ĉi malsano estas pli bonaj kompare kun la monda situacio.

La kunsido komenciĝis per aparta ceremonio: oni legis rezolucion de la universitata rektorado, kiu decidis pri speciala rekono de la rektoro de la universitato, la doktorino pri sciencoj Miriam Nicado, al la prezidento Miguel Díaz-Canel, samkiel la transdono al la ŝtatestro, de la universitata insigno, ĉar li estas “kerna en la nacia historio kaj piliero de nia Socialista Revolucio.”

La kialoj estas lia “sciencemo”, kiu “ebligis konduki procezojn strategiajn en la mastrumo de la ĝenerala politiko de Kubo, en la interna kaj internacia flankoj, kiel la frontado al la pandemio; la ekonomia ordigo mona kaj kurza, la politika kaj ideologia laboro, la atento al sociaj problemoj, la prioritato en la evoluigo de strategiaj sektoroj, en la informadiko kaj uzo de la socia  komuniko en la perfektigo de la jura ordigo, en la atingo solidara kaj internaciista de nia lando”.

Fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up