Kuba prezidento petas civitana disciplinon fronte al la tropika fenomeno Elsa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-02 09:49:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 2 (RHK) La kuba prezidento kaj unua sekretario de  la komunista partio, Miguel Díaz-Canel, petis civitanan disciplinon por eviti mortojn fronte al la potenciala trapaso de la ŝtormo tropika Elsa.

Per sia Tvitera konto la ŝtatestro precizigis ke jam estas donitaj ĉiuj rimedoj al la provincaj registaroj por ekfunkciigi siajn planojn kontraŭ naturaj katastrofoj.

La #TormentaTropicalElsa se acerca a #Cuba. Hemos dado instrucciones a los territorios para que pongan en marcha sus planes contra desastres, con cuidado extremo por la epidemia. Pedimos a nuestro pueblo disciplina para no lamentar muertes. ¡De esto también saldremos adelante!

Laŭ la Instituto de Meteologio, je la sesa horo ĉi-matene, la centro de la tropika ŝtormo situis ĉirkaŭ 65 kilometrojn sudoriente de Barbado, en la Malgranda Antila Arko, kun maksimumaj konstantaj ventoj de 95 kilometroj hore kaj pintaj strioj. La centra premo iomete falis al 1001 hectoPascal kaj moviĝas rapide okcident-nordokcidente je 44 kilometroj hore.

En la venontaj 12 ĝis 24 horoj ĉi tiu sistemo daŭros kun simila kurso kaj rapideco de translokiĝo, trafante la Arkon de la Malgrandaj Antiloj hodiaŭ matene. Poste, Elsa eniros la orientan Kariban Maron kaj vojaĝos tra la maroj sude de Porto-Riko kaj Hispaniolo sabate matene. Mediaj kondiĉoj daŭre favoras, ke ĉi tiu organismo spertas plian plifortigon en ĉi tiu periodo.

La prognozaj modeloj kongruas en la trajektorio kaj evoluo de ĉi tiu tropika ŝtormo en periodo de 12 - 36 horoj; tamen ili komencas iomete disiĝi post sia transiro tra la centra Kariba Maro, sude de Haitio kaj Dominika Respubliko.

La intenseco de la pluvoj, la forto de la ventoj kaj la efikoj de la maro al Kubo estos proksime rilataj al ĝia evoluo kaj estonta trajektorio. Konsiderante la pozicion de la sistemo kaj la jaran tempon, la Prognozo-Centro de la Instituto de Meteologio zorge observas ĉi tiun organismon.

La sekva konsilo pri tropika ciklono estos eldonita vendrede je la sesa posttagmeze, tamen, lastminutaj raportoj sciigas ke Elsa jam fariĝis uragano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up