Kubanoj de ene kaj ekster la insulo sendis mesaĝon al Biden por ĉesigi la usonan blokadon

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-12 11:15:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kubanoj je la alia flanko de la Florida Markolo postulas ĉeson de la usona blokado

Havano, apr 12 (RHK) La familioj kubaj je ambaŭ flankoj de la Florida markolo estas hodiaŭ la plej damaĝitaj pro la punreguloj unuflankaj, kiujn Usono trudas al la kariba lando, denuncis pluraj voĉoj en Tvitero.

De antaŭ unu tago, plurcentoj da mesaĝoj senditaj de kubanoj de ene kaj ekster la insulo, plus personoj solidaraj, atingis la socian reton de la usona prezidento Joe Biden kaj ties edzinon, Jill Biden, per kiuj oni alvokis haltigi la ekonomian sieĝon kontraŭ la insulo.

Same, ili instigis la usonan ŝtatestron elimini la decidojn adoptitajn de la administracio de Donald Trump, kiuj malfaciligas la familiajn rilatojn, interalie, pri aferoj kiel reunuiĝa programo, la monsendoj kaj granda parto de la vojaĝoj de flugkompanioj.

Same okazas pri la fermo en 2018 de la oficejo de servoj al la civitaneco kaj migrado, kio devigas la kubanojn translokiĝi al triaj landoj  malebligante preskaŭ entute la demarŝojn pri la petoj por familia reunuiĝo.

Al tio aliĝas la nuligo de ĉiuj flugoj de usonaj kompanioj al Kubo, escepte al Havano, ekde la pasinta 10-a de decembro.
Tiu regulaĵo estas komplementita unu monaton poste per la elimino de la ĉartaj flugoj al la cetero de la lando, kaj la limigo de tiuj, kiuj povis surteriĝi en Havano.

Krom aliaj punreguloj, forta bato venis per la inkluzivigo de la kuba kompanio Fincimex en la liston de entreprenoj kun kiuj la usonanoj ne povas negoci, per kio ili eliminis la partneron de Western Union en la insulo.

Tiamaniere, ili fermis la leĝan kanalon por monsendaĵoj al Kubo ekde novembro 2020, decido kiu neniel prikonsideris la krizan situacion kreitan de la pandemio.

Se prave ĉiu kubano havas sian porcion en la damaĝoj kalkulitaj kiel pli ol 5 mil milionoj da dolaroj, kiujn la lokaj aŭtoritatuloj raportis nur en la  pasinta jaro kiel sekvoj negativaj de la blokado de Vaŝingtono, la aldonaj regulaĵoj metas plian pezon al la kubaj familioj, mesaĝo, kiun ĉi-dimanĉe oni memorigis al la nuna usona ŝtatestro.


fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up