Bruno Rodríguez gratulas 60-an datrevenon de Radio Havano Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-01 10:20:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

.

Havano, maj 1 (RHK) La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez sendis voĉan gratulmesaĝon al Radio Havano Kubo okaze de la 60-a fondodatreveno de tiu ĉi internacia elsendejo, hodiaŭ la unuan de majo.

Rodríguez memorigas ke la 16-an de aprilo 1961, dum la funebraĵo de la viktimoj de la bombardado kontraŭ la flughavenon de Urbo Libereco, San Antonio de los Baños kaj Santiago de Kubo, la ĉefkomandanto Fidel Castro deklaris la socialisman karakteron de la kuba Revolucio kaj alvokis defendi ĝin.

En tiu sama loko, fronte al amaso de kubanoj kaj kubaninoj emociplenaj pro la amo al sia patrolando kaj doloro pro la murditoj, la kuba gvidanto anoncis ke jam Kubo posedis radiostacion internacian kaj en tiu drama momemto, ĝi estis elsendanta el Latinameriko kaj la mondo. Fidel asertis ke “ni estas en la epoko de radio, kaj la verojn de iu lando oni povas porti tre foren”.

La ministro asertis ke en la unua momento kaj ĉiam, Radio Havano Kubo iĝis la voĉo de popolo en revolucio, kaj ankaŭ pro tio, la voĉo de ĉiuj, kiuj tra la mondo batalas por libera memdetermio kaj kontraŭ imperiismo.

La revolucia diplomatio kaj kun ĝi Fidel, ties ĉefa kolono, havis ĉiam en Radio Havano Kubo komunikan forton pro ties bonega laboro por diskonigi la veron de nia lando kaj denunci la sieĝon politikan, ekonomian kaj amaskomunikan kontraŭ la Revolucio.

En sia mesaĝo, la ministro memorigis la laboron de tiu ĉi radiostacio por diskonigi la  solidaran agon de la Revolucio, denuncante la diktatorajn reĝimojn latinamerikajn, la militojn en Vjetnamio kaj aliaj mondopartoj, kaj iĝis voĉo de la latinamerikaj popoloj.

La pandemio ne malebligis ke Radio Havano Kubo hodiaŭ leviĝu pli forte en la radio kaj cifereca mondo, danke al la profesieco, la sindevigo kaj solidareco de multaj kolegoj, kiuj dum ĉiuj ĉi jaroj daŭre tenis la esencojn, kiel dirite, de la amika voĉo trairanta la mondon.

Gratulojn al ĉiuj laboristoj, ĵurnalistoj, parolistoj, teknikistoj kaj estraranoj de Radio Havano Kubo kaj al ĉiuj kunlaborantoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up