Díaz-Canel interŝanĝis kun partiaj gvidantoj en tri orientaj provincoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-18 09:11:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Bayamo, jun 18 (RHK) Du monatojn post la 8-a Kongreso de la Komunista Partio, la Unua Sekretario de la Centra Komitato kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, kune kun la membroj de la Sekretariato, faris laborvizitojn al la provincoj Guantánamo, Santiago de Kubo kaj Granma por interŝanĝi spertojn en la efektivigo de la sekva strategio de la aprobitaj ideoj, konceptoj kaj gvidlinioj.

La alvoko estas kreskigi kritikan rigardon al la interna kaj ekstera funkciado de la partiaj strukturoj por transformi manierojn agi, kontroli kaj postuli en kunteksto markita de la Kovim-19 kaj la akrigita  usona blokado kontraŭ la insulo.

La Monordiga Tasko kaj la subfosaj kampanjoj misfamigi ĝin, la batalo kontraŭ socia maldisciplino, akaparado kaj spekulaj prezoj, same kiel akompani la Sanitaran Intervenon en grupoj kaj teritorioj en risko, kun kubaj vakcinaj kandidatoj, kaj la estonta amasa vakcinado-programo, inter aliaj temoj,  estis parto de la debatoj.

Oni analizis la rezultojn  por realigi projektojn de loka disvolviĝo, la reorganizon de interna komerco, la produkteman ĉenon, la plibonigon de la sukera programo kaj la socialisman ŝtatan entreprenon.

Díaz-Canel insistis pri la bezono ĉiam denunci la usonan blokadon kiel ĉefan obstaklon por la nacia evoluo, kaj rezisti kun konvinko ke per saĝo kaj kreiveno, ni povos konduki la landon al la bezonataj niveloj de evoluo kaj kontentiĝo spirita kaj materia.

Miguel Díaz-Canel Bermúdez asertis en Santiago de Kubo, ke la kompleksa situacio, kiun la lando travivas, pro la intensigo de la blokado meze de la Kovim-19, difinas la ideologian kaj ekonomian batalon kiel du laborkampojn en kies sukceso endas perfektigi la laboron de la Partio.

Pri ĉi tiu imperativo, Díaz-Canel atentigis, ke la Partio devas vere esti avangardo bazita sur la ekzempla naturo de siaj membroj kaj  gvidantoj. "La grava afero nun", li argumentis, "estas, ke ĉi tiu procezo plenumiĝu al la tuta membraro, al la studentaj kaj laboristaj grupoj, ĉe la komunuma nivelo, por ke la revoluciuloj sciu la enhavon de la dokumentoj diskutitaj en la Kongreso, pri la pasintaj rezolucioj kaj ĉi tiuj gvidlinioj, kiuj specifas kien ni devas iri.

“Tiel ni sukcesas konservi la 8an Kongreson viva, tio estas, ke ĉio farita transiru al  la produktivaj centroj, al la diversaj ekonomiaj-sociaj agantoj, la amasaj organizoj kaj la Unio de Junaj Komunistoj; ke ĉe la komunuma nivelo la laboro estu markita de tiu kompreno, kiu permesas al ni plibonigi nian socion kaj antaŭeniri al konstruado de estonteco kun pli da prospero kaj pli granda feliĉo por niaj homoj.

Díaz-Canel diris, ke la devontigo de la lando plu progresi en sia ekonomia, politika kaj socia modelo, malgraŭ la malfavoraj cirkonstancoj kaŭzitaj de la pandemio Kovim-19 kaj la malamika politiko, kiun la usona registaro subtenas kontraŭ Kubo, devas esti surbaze de niaj propraj klopodoj, nia sindediĉo kaj nia propra talento.

«Ne estas loko por malespero, nek por malinstigo. Ni devas multobligi ĉion, kio kontribuas al efikeco, gloro kaj emancipiĝo, kaj forĵeti tion, kio estas malefika, korupta, kio haltigas kaj bremsas la procezojn ", li emfazis.

fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up