Kubo leviĝas ĉiutage super malfacilaĵoj, asertis la prezidento dum vizito tra orientaj provincoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-01-26 10:30:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, jan 26 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, vizitas hodiaŭ la orientajn provincojn Holguín kaj La Tunas, kadre de la turneoj faritaj de la landa gvidantaro por diskuti pri laborprioritoj por 2024.

Per sia profilo en la socia reto X, la kuba prezidento anoncis sian programon por ĉi tiu vendredo, kaj dankis la korinklinon, kun kiu li estis akceptita la antaŭan tagon en la municipoj de Maisí, en Guantánamo, kaj Río Cauto, en Granma.

Kubo leviĝas ĉiutage super malfacilaĵoj kaj kreas. Ni vivis ĝin en Maisí kaj Río Cauto, lando de #GenteQueSuma, laborema kaj entuziasma, skribis Díaz-Canel en sia mesaĝo.

Akompanata de la sekretario pri Organizo de la Centra Komitato, Roberto Morales, kaj lokaj aŭtoritatoj, la ŝtatestro vizitis plurajn produktad- kaj servocentrojn, taksis la progreson de lokaj disvolvaj projektoj kaj parolis kun la loĝantoj de Guantanamo kaj Granma.

La afero estas, ke ni laboras ĉi tie, kaj kiam ni laboras, ni ĉiam iros super la problemoj, super la blokado. Kaj jen kion ni vidis denove hodiaŭ ĉi tie, en Maisí kaj Río Cauto, atentigis Díaz-Canel al la loĝantaro.

Laŭ la retejo de la Prezidanteco, en dialogo, kiun li faris kun preskaŭ cent lokanoj, kiuj esprimis sian korinklinon kaj admiron, la ŝtatestro reasertis sian konfidon pri solvado de la problemoj per komuna laboro.

Kiel okazas en la tuta lando, la situacio estas malfacila - li diris - sed li asertis, ke "ni ĉiuj eliros laborante, ĉar ĝuste ĉi tie, en Maisí, en la centroj, kiujn ni vizitis, ni trovis la respondojn."


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up