Aprobas Kubo novan agoplanon pro komunuma transdono de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-30 06:55:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

 

Kunsido de laborgrupo kontraŭ Kovim-19

Havano, jun 30 (RHK)La Provizora Laborgrupo por  antaŭzorgo kaj kontrolo de la nova kronaviruso, estrita de la Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, aprobis ĉi-mardon novan Planon por alfronti Kovim-19 en Kubo, konsiderante la kompleksan epidemiologian situacion en la nacio, karakterizitan de altaj niveloj de transdono de la malsano.

Fronte al ĉi tiu realaĵo, karakterizita de kreskanta konduto de pozitivaj kazoj, kiuj estas diagnozitaj ĉiutage kaj la cirkulado de pluraj tre kontaĝaj virusaj stamoj, la ministro pri publika sano, José Angel Portal Miranda, raportis la decidon transdoni ĉiujn provincojn al la fazo de komunuma transdono de la epidemio.

Jen fazo - li diris -, kiun ni antaŭe ne deklaris en la lando kaj kunportas la aplikon de novaj rimedoj, celantaj tranĉi transdonon, antaŭenigi sanan intervenon kaj, ĉefe, redukti laŭeble la moviĝon de homoj.

Laŭ ĉi tiu scenejo, la membro de la Politika Buroo kaj Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, atentigis, ke la nova Plano estas desegnita nur por ĉi tiu aparta situacio.

Same li insistis pri la graveco garantii la medicinan kaj higienan-epidemiologian certigon de la tuŝita loĝantaro kaj la procezon de saninterveno kun vakcinaj kandidatoj. Antaŭiri en la procezo de vakcinado estas ŝlosila ne nur por bremsi la transdonon de la malsano, sed ankaŭ por redukti la nombron de pacientoj, kiuj atingas gravajn kaj krizajn statojn kaj eviti pliiĝon de mortoj, li komentis.

Inter aliaj esencaj konceptoj, kiuj estis konsiderataj por ellabori la Planon, li aludis al la prioritato donita al la taskoj, kiuj certigas la ĉefajn produktajn kaj servajn agadojn. Li ankaŭ emfazis la bezonon eviti altajn koncentriĝojn de homoj en ĉiuj medioj; atingi altan efikecon en la protokoloj konceptitaj en Publika Sano; kaj redukti la moveblecon de homoj, esenca ero en la nuna scenaro.

fonto: Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up