Díaz-Canel agnoskas pli bonan situacion pri Kovim-19 en Matanzas

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-31 13:06:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto/ RHC / Mireya Ojeda

Havano, jul 31 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, elstarigis hodiaŭ en sia Tviter-konto la tendencon kun la plej bonaj indikiloj en la okcidenta provinco Matanzas, kun la malpliigo de novaj ĉiutagaj kazoj kaj aktivaj pacientoj kun Kovim-19.

Laŭ la prezidento, ĉe la pinto de la epidemio la nombro de mortintoj en unu tago en la teritorio atingis 33, dum en la lastaj tagoj la mezumo estas kvin kaj li rekonis, ke 'la provinco pene laboras por redukti ĉi tiun teruran indikilon'.

En du sinsekvaj semajnoj, ĉiutagaj kazoj falis en la provinco, kun 2.500 malpli de unu semajno al la sekva, li diris

.Simila konduto montris la aktivajn kazojn dum la lastaj kvin tagoj, li aldonis en alia mesaĝo.

- Vakcinado en Matanzas daŭre progresas. Jam en ĉiuj ĝiaj municipoj komenciĝis la amasa kampanjo. 49,6% el la homoj de Matanzas pli aĝaj ol 19 jaroj ricevis la tri dozojn. En septembro, escepte de infanoj, ĝia tuta loĝantaro estos vakcinita ', klarigis la ŝtatestro


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up