Díaz-Canel rekonas historian tagon travivitan de la kuba popolo defende al la Revolucio.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-12 10:48:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel ĉe la nacia televido  foto: Minrex

Havano, jul 12 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel,  malakceptis hodaiŭ la amaskomunikan sieĝon kontraŭ la registara administrado kaj la opini-liniojn, kiuj vokas malunuiĝon en la lando.

En televida prezento, kune kun membroj de la Registaro, la prezidento priskribis la ĉi-dimanĉan tagon kiel unu el la plej historiaj en la kariba lando.

La antaŭan tagon grava parto de kubaj filoj surstratiĝis por esprimi sian subtenon al la Revolucio, responde al la provokoj okazintaj en diversaj punktoj, instigitaj per sociaj retoj.

La ŝtatestro malakceptis la agojn de tiuj, kiuj instigas provokojn malstabiligi la internan ordon de la lando en la kompleksa scenaro pligravigita de la ekonomia krizo kaj revigliĝo de Kovim-19.

La insula ŝtatestro asertis , ke unu el la argumentoj por la manifestacioj estis la lastatempaj elektropaneoj, pri  kiuj la ministro pri energio kaj minoj, Livan Nicolás Arronte,   klarigis, ke senlaca laboro estas farita por ripari paneojn en la distribuaj sistemoj.

La prezidento alvokis la homojn respekti la ordon de la lando kaj civitanan trankvilon per sindediĉo al solidareco antaŭ la kontraŭrevolucia kampanjo pligravigita de eksterlande per sociaj retoj, kiel parto de la nekonvencia milito.

Díaz-Canel ankaŭ denuncis la opinimatricojn uzitajn de la kontraŭrevolucio en la lastaj semajnoj pri ekonomiaj malabundoj kaj kiuj kreas malkontenton kaj manipulas la sentojn de la homoj.

Post agnoski, ke estas logike, ke ni havas malkontentojn, li alvokis kubanojn povi difini la intencojn de tiuj, kiuj volas dividi nin.

La kuba prezidanto forte malakceptis la vandalismon faritan la antaŭan tagon de deliktuloj, kiuj rompis  butikojn, ŝtelis elektrajn aparatojn kaj ŝtonumis policajn fortojn, klare esprimante vulgaran kaj maldecan konduton.

Díaz-Canel, neis la akuzojn pri supozataj alvokoj al perforto, kiam li urĝis la loĝantaron malakcepti la malstabiligajn agojn registritajn dimanĉe en diversaj municipoj de la lando.

"Ni ne alvokas la homojn por alfronti la homojn, sed  ni alvokas la homojn defendi sian Revolucion", diris Díaz-Canel.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up