Akceptis Raúl Castro la ĉefministron de Sankta Kristoforo kaj Neviso.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2014-06-25 11:46:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La  prezidanto de la ŝtata konsilantaro, generalo de armeo Raúl Castro, akceptis en Havano la ĉefministron de la federacio de Sankta Kristoforo kaj Neviso, Denzil Llewellyn Douglas, kiu plenumas oficialan laborviziton en Kubo ekde la pasinta lundo.
Dum la renkontiĝo ambaŭ gvidantoj dialogis pri la reciprokaj rilatoj kaj aliaj temoj internaciaj kaj regionaj kiuj interesas ambaŭ landojn.
Flanke de Kubo ankaŭ partoprenis la dialogon la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez Parrilla kaj la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up