Kubo plifortigas suverenon sen limigi sinesprim-liberecon en Interreto

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-24 09:29:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, aŭg 24 (RHK) La profesoro pri Konstitucia Juro, Yuliesky Amador asertis ĉi-marde, ke Dekreto-Leĝo 35 reguligas telekomunikadojn en Kubo, malpermesas disvastigon de falsaj novaĵoj kaj instigon al perforto, sed ne malhelpas sin esprimliberecon en la interreto.

La specialisto diris al la agentejo Prensa Latina, ke la celo de la nova regularo estis misprezentita de la samaj homoj, kiuj uzas sociajn retojn por subfosaj kampanjoj kontraŭ nia registaro.

"Ĉi tiu Dekreto-Leĝo naskiĝis el la leĝdona kalendaro antaŭvidita por Kubo post la aprobo de la Respublika Konstitucio en 2019 kaj ne estas la rezulto de la arbitreco de homoj aŭ ministerioj, nek rilatas al la lastatempaj tumultoj de la pasinta  11-a de julio ", li emfazis.

Laŭ la spertulo, la teksto publikigita en la Oficiala Gazeto pasintsemajne ne malpermesas publikigojn aŭ interagojn en sociaj retoj, sed pli ĝuste "metas limojn al enhavo, kiu pro sia ofenda naturo minacas la kuban ŝtaton kaj civitanojn."

"Ĉi tiuj estas demandoj, kiuj estas jam enhavitaj de la artikolo 45 de la Konstitucio,  kiu klarigas, ke la ekzercado de homoj estas limigita nur de kolektiva sekureco, de la rajtoj de aliaj, de respekto de publika ordo kaj de la leĝoj" atentigis Amador.

Li diris, ke ĉi tiu leĝaro ne kontraŭas la artikolon 54 de la Konstitucio, kiu traktas liberecon de penso, esprimo kaj konscienco, "nek kun Dekreto-Leĝo 370 pri informatikigo de la socio", li aldonis. 

"Ĉiu suverena lando povas reguligi ĉi tiujn aferojn. Francio ekde 2018 havas leĝon kontraŭ la manipulado de informoj; Brazilo en 2020 aprobis unu pri libereco, respondeco kaj travidebleco en interreto," aldonis la profesoro.

Li memorigis, ke Argentino havas la Observatorion de informo kaj simbola gvatado en ciferecaj amaskomunikilaj platformoj; dum Usono ekde 2001 havas la Centron por Tutmonda Sindevigo  de la Ŝtata Departemento.

Li certigis, ke Kubo konsideris la plej bonajn spertojn de ĉiu el ĉi tiuj regularoj, kaj ankaŭ la principojn de internacia juro.

"Dekreto-Leĝo 35 protektas la interesojn de civitanoj, antaŭenigas kaj faciligas la uzon de telekomunikadoj por plibonigi la vivkondiĉojn de la loĝantaro, celas eĉ pli proksimigi ĉiujn ĉi tiujn servojn kaj pliigi cibersekurecon, por ke ne estu malobservita ordo en la interno," li diris.

Por Amador, ĉi tiu regularo plifortigas suverenecon en la uzo de radioelektronika spaco en la nacia teritorio, kiu ankaŭ estas inkluzivita en artikolo 11 de la Konstitucio.

"La iniciatintoj de subfosaj kampanjoj ĉagreniĝas, ĉar ĉi tiu dekreto malebligas la transdonon de falsaj novaĵoj, instigon al perforto, malpermesas agojn, kiuj malobservas publikan moralon, eĉ malebligas persekutadon kaj ĝenerale, ĉion, kio influas integrecon kaj honoron de homo," diris la membro de la Kuba Societo pri Juro kaj Informadiko.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up