Analizas fakuloj la novan projekton pri la Kodo de Familioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-10 11:38:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto / Cubahora

Havano, sep 10 (RHK) Per videokonferenco, la Ĝenerala Prokurorejo de la Respubliko Kubo preparis  la tutan nacian sistemon de la organo pri la projekto de la Kodo de Familioj.

En la interŝanĝo, kiun partoprenis la membro de la Centra Komitato de la Partio kaj Ĝenerala Prokuroro, Yamila Peña Ojeda, profesoroj de la Jura Lernejo de la Havana Universitato faris ĉefan paroladon.

Drino.  en Sciencoj,  Ana María Álvarez Tabio, Yamila González Ferrer kaj Leonardo Pérez Gallardo, signifis la kongruon de la teksto kun la konstituciaj principoj, kiel egaleco kaj nediskriminacio.

Por la kubaj prokuroroj, la debato pri plenumado de iliaj funkcioj estis kleriga, ĉar ili devis certigi, post ĝia aprobo, plenumadon de la dispozicioj de la nova Familia Kodo.

Pri la nova teksto, kiu rezultis el vasta debat-procezo,  la fakulino Ana María Avarez emfazis ke la familio por kiu naskiĝos la nova Kodo estas influita de la progresoj de la medicino, la teknologio, la aktiva rolo kaj kreskanta de la homoj malpli aĝaj, kaj temas pri familio pli dekmokratia en kiu ĉiu membro havas iom por diri kaj ĉiuj desvas esti aŭskultataj. Ĝi estas inkluziva.


Fonto: RadioReloj/Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up