La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel omaĝas la Heroajn Infanojn de Chapultepec

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-13 11:17:01

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Infanoj Heroaj  de Chapultepec. Foto: El País.

Havano, sep 13 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel omaĝis la Heroajn Infanojn  de Chapultepec lunde, okaze de ĉi tiu heroa sinofero  en Meksiko.

Per sia konto en la socia reto Tvitero, la eminentulo salutis la fratan landon en ĉi tiuj datoj, simboloj de la kuraĝo kaj rezisto de sia popolo al fremda interveno.

La 13-an de septembro 1847, grupo de junaj meksikaj kadetoj alfrontis la intervenajn trupojn de Usono kaj defendis per siaj vivoj la Kastelon de Chapultepec, en la ĉefurbo de Meksiko.

Ĝi estas nacia dato de tiu lando, kiu omaĝas ilin en monumenta obelisko ligita al la Kastelo de Chapultepec, apud la Avenuo de Reforma en Meksikurbo.


Fonto: PL
 



Komentarioj

  • Javier Ramos's gravatar
    Javier Ramos
    13/09/2021 04:11 pm

    Dankon pro la bela artikolo. Ĝi estas speciala por mi ĉar mi studis en la lernejo "Niños Héroes de Chapultepec" ĉe Guira de Melena, mi havas belajn memoraĵojn de tiu epoko.


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up