Instigas kuba prezidento al kolektiva klopodo kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-08-10 12:06:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Estudios Revolución

Havano, aŭg 10 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, urĝis kolektivan penadon por alfronti la altan efikon de Kovim-19 en la lando.

Per sia Tviter-konto, la prezidento memorigis, ke "estas sanaj personoj laborantaj 24 horojn tage, kaj plentempaj registaraj strukturoj en batalo."

"Nur kun ĉies peno, ni venkos", ripetis la kuba ŝtatestro en mesaĝo akompanata de la etikedo #ACubaPonleCorazón.

Diaz-Canel antaŭe montris, ke ĉi tiu semajno estas decida por inversigi la kompleksan epidemiologian situacion en la kariba nacio.

Laŭ la Ministerio pri Publika Sano (Minsap), la averaĝa rapideco de ĉiutagaj infektoj estas 9 125, kaj en la sama periodo, sed pasintmonate ĝi estis 6 464.

Pro tio la kubaj prisanaj aŭtoritatoj antaŭvidas epidemiologie kompleksan monaton aŭgusto, kvankam la imuniga procezo en la kariba lando daŭras bonrapide.

Preskaŭ 11 milionoj da dozoj de la vakcin-kandidato  Soberana 02 kaj la vakcino Abdala estis administritaj sur la insulo per sanaj intervenaj mekanismoj, intervenaj studoj kaj klinikaj provoj.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up