Preskaŭ duono de la kuba loĝantaro jam estas vakcinita per kompleta sekmo kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-06 08:45:08

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, okt 6 (RHK) La   ministerio pri publika sano raportis ke  48,9% de la kuba loĝantaro havas la kompletan skemon de vakcinoj kontraŭ Kovim-19.

Ĉi tio signifas, ke 5.470.999 homoj ricevis la tri dozojn de iuj drogoj uzataj en la lando. Dume 9 500 116 ricevis la unuan dozon kaj 6 804 003 jam havas la duan.

Laŭ la retejo de la Ministerio pri Publika Sano, fine de la 3a de oktobro, 21,549,854 dozoj estis administritaj en la lando kun la kubaj vakcinoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala.
Kubo estas la unua latinamerika lando kun kelkaj imunogenoj rajtigitaj por urĝa uzo, unue aprobita de la Centro por Ŝtata Kontrolo de Medikamentoj, Kuracaj Ekipaĵoj kaj Aparatoj (Cecmed).

Abdala, projektita de la Centro por Genetika Inĝenierio kaj Bioteknologio (CIGB), fariĝis la unua vakcino en Latin-Ameriko, montrante 92,28% da efikeco en sia tri-injekta skemo.

Soberana 02, de la Instituo Finlay de Vakcinoj(IFV), kun du injektoj, montris 65,6% en sia fina analizo de efikeco sur simptoma malsano.

Krome, la IFV ankaŭ anoncis la efikecon de 91,2% de la plano de du dozoj de Soberana 02 plus unu el la vakcino Soberana Plus.

Al la menciitaj imunogenoj aldoniĝas la kandidatoj Mambisa, ankaŭ de CIGB kaj la nura kandidato naza, kiu akiris permeson de la lokaj sanaj aŭtoritatoj komenci fazon II de klinikaj provoj; kaj Soberana 01, de la IFV.

Dum la ĵus komencita monato oktobro, oni intense laboras pri la resaniĝo de tiuj homoj, kiu siatempe ne povis esti vakcinitaj.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up