Preskaŭ du trionoj de la kubanoj plenumis la skemon de imunigo kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-11-04 11:10:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  nov 4 (RHK) La Ministerio pri Publika Sano raportis, ke fine de la 1-a de novembro sumis en la lando 25 869 765 dozoj administritaj kun la kubaj vakcinoj Soberana 02, Soberana Plus kaj Abdala.

Ĝis tiu dato, 9 963 447 homoj ricevis almenaŭ unu dozon de unu el la menciitaj kubaj imunogenoj, inkluzive de tiuj vakcinitaj kun Soberana Plus kiel ununura dozo.

Entute 8 956 486 homoj jam havas duan dozon kaj 6 949 832 homoj havas trian dozon.

Resume, 7 326 707 homoj havas kompletan vakcinadon, kio reprezentas 65,5% de la kuba loĝantaro.

Kubo disvolvas intensan amasan vakcinadon, kiu inkluzivas la pediatrian loĝantaron de du ĝis 18 jaroj, kaj kiu celas kovri  90% de la loĝantaro per  kontraŭkovima imunigo ĝis la fino de novembro.

Tamen, kontroli la epidemion postulas disciplinon en observado de prisanaj gvidlinioj. La Ministro de Publika Sano, D-ro José Angel Portal Miranda, diris  en la provizora laborgrupo, ke en kelkaj lokoj oni komencas vidi homojn, kiuj ne uzas la nazbuŝan maskon  kaj ĝi estas baza mezuro, kiun ni ne povas ignori.

“Rego de la malsano ne povas esti lasita nur al vakcinoj; al neniu oni povas fidi, necesas daŭre insisti pri bazaj personaj protektaj rimedoj: ne nur por postuli ilin, sed ankaŭ por certigi, ke ili estas plenumitaj”.

                   



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up