Kubo kaj Bosnio kaj Hercegovino plifortigos la rilatojn interministerian

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-04-26 13:08:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, apr 26 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, anoncis dum oficiala interparolo kun sia ekvivalento el Bosnio kaj Hercegovino, Željka Cvijanović, ke hodiaŭ ambaŭ landoj subskribos memorandon de kompreno por plifortigi la mekanismon de Politika Konsultiĝo Inter siaj ministerioj pri eksteraj rilatoj.

La prezidento ankaŭ proponis, ke la leĝdonaj strukturoj de ambaŭ nacioj vastigu siajn interŝanĝojn por subteni la jam ekzistantan amikan rilaton, raportis nacia televida raporto.

Díaz-Canel aldonis, ke en la ekonomia, komerca kaj socia sferoj, reciproke utilaj projektoj povas esti efektivigitaj en areoj kiel agrikulturo, nutraĵproduktado, turismo, supera edukado, bioteknologio, scienco, teknologio kaj novigo.

Li ankaŭ proponis, ke delegacio el Bosnio kaj Hercegovino vizitu la landon dum la venonta Havana Internacia Foiro.

La kuba ŝtatestro ankaŭ dankis la tradician subtenon de tiu nacio en la batalo de Kubo kontraŭ la ekonomia, komerca kaj financa blokado trudita de Usono.

Tiu ĉi unua vizito de bosnia gvidanto al Havano okazas en la kunteksto de la 26-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up