Prepariĝas komerca forumo pri bioteknologio kaj sano

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-14 11:06:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Abu Dhabi,  feb 14 (RHK) Kuba komerca forumo pri bioteknologio kaj sano prepariĝas por okazi dum ExpoDubai 2020, patronita de la Ministerio pri Eksterlanda Komerco kaj Eksterlanda Investo (Mincex) kaj la Komerca Ĉambro.

La interŝanĝo okazos ĉi-mardon en la kuba pavilono de la foiro kaj inkluzivos prezenton de la estro de la Mincex, Rodrigo Malmierca, sub la nomo "La komerca etoso en Kubo: Ŝancoj por komerco kaj investo".

Krome, intervenos Antonio Luis Carricarte, prezidanto de la Komerca Ĉambro kaj direktoroj kaj specialistoj de Kubaj Medicinaj Servoj kaj la Komerca Grupo BioCubaFarma, kiuj traktos komercajn ŝancojn en ĉiu spaco.

Ĝi estos bonega ŝanco okazigi duflankajn renkontiĝojn inter naciaj kaj eksterlandaj komercistoj de ambaŭ sektoroj kaj esplori komercajn kaj investajn ŝancojn kun la kariba nacio, laŭ ĝiaj organizantoj.

Unuflanke, la  Komarca firmao de medicinaj servoj kubaj  S.A.  prezentos ampleksan oferton por la eksportado de tiuj, kiuj rilatas al sano, kies komerca dosiero inkluzivas ĉion pri medicina turismo, servoj eksterlande kaj la organizado de eventoj.

Dume, BioCubaFarma traktos sian sperton en la produktado de medikamentoj, ekipaĵoj kaj altteknologiaj servoj por la plibonigo de homa sano, la generado de eksporteblaj varoj kaj servoj kaj la produktado de manĝaĵoj.

Ĉi tiu ento havas 802 sanitarajn registriĝojn eksterlande kaj eksportas siajn produktojn al 48 landoj.

Dum la resto de la semajno, komercaj rondoj okazos virtuale, per la samnoma platformo.

Kun la temo "Konekti Mensojn, Konstruante Estontecon", Ekspozicio Dubajo 2020 estas la unua monda ekspozicio okazinta en la regiono de Mezoriento, Afriko kaj Sudazio, kaj konservos ĝiajn pordojn malfermitaj ĝis la 31-a de marto 2022.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up