Prezidento kuba vokas bonvenigi 2022 kun espero kaj ĝojo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-12-12 08:44:10

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba prezidento Miguel Diaz-Canel

Havano, dec 12 (RHK) La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel vokis bonvenigi la novan jaron kun espero, “ni ĝoje malfermos 2022, ĉar ni povas  restariĝi, surbaze de ĉio, kion ni atingis kaj ĉio, kion ni planis, "li diris.

La ŝtatestro kundividis ĉi tiun certecon kun la plej altaj partiaj kaj registaraj aŭtoritatoj de la lando, dum la kunveno, la antaŭan tagon, de la provizora laborgrupo por la prevento kaj kontrolo de la nova kronaviruso, kie oni analizis  la agojn  desegnitajn por la festoj proksimiĝantaj.

"Estas sufiĉe da politikaj motivoj, sufiĉe da spertoj de malfacila jaro, kiuj ebligas al ni festi novan datrevenon de la triumfo de la Revolucio kun koncepto de venko",  kun granda merito al niaj vakcinoj, emfazis la ŝtatestro.

"Malgraŭ la decidoj de Usono por intensigi la blokadon, la Revolucio daŭras," li emfazis.

Li agnoskis, ke ni havas kompleksan mankon-situacion, “sed imagu kiel ni estus, se ni ne sukcese frontus la planojn de la malamiko. "Hodiaŭ tiuj kiuj estas ĉagrenitaj, tiuj kiuj estas frustritaj, tiuj kiuj havas neniun esperon estas ili", li diris.

Díaz-Canel insistis, ke inter la multaj agadoj, kiuj estis desegnitaj en la lando por la festoj, devas elstari la apogo al la plej vundebluloj.

Li ankaŭ emfazis la bezonon daŭrigi laboron en la kvartaloj kaj prioritatigi agojn en la teritorioj por pliigi provizojn kaj malaltigi prezojn.

"Ni iras al la 63-a datreveno de Revolucio kiu estas juna kaj daŭre estos juna", emfazis la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up