Kunvokas Kubo jaran jubileon por Marti kaj la monda ekvilibro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-13 08:36:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 13 (RHK) La planedo suferas, kaj ne konscias pri tio. Tiel montras la Internacia Solidareca Projekto José Martí (akompanata ekde 2003 de la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura kaj aliaj mondaj instancoj), kiam ĝi alvokas la V-an Internacian Konferencon por la Ekvilibro de la Mondo, Kun ĉiuj kaj por ĉies  bono, Dialogo de Civilizoj, kiu okazos en Havano, de la 24-a ĝis la 28-a de januaro 2023.

La alvoko - kiu invitas intelektulojn, artistojn, politikistojn kaj aktivulojn, edukistojn, verkistojn, ĵurnalistojn, sociajn aktivulojn, politikajn, sindikatajn kaj religiajn gvidantojn, membrojn de neregistaraj sciencaj, feminismaj, kamparanaj kaj ekologiaj organizaĵoj, inter aliaj, motivitaj de la principoj de justeco kaj egaleco - transcendis en gazetara konferenco de la voĉoj de Eduardo Torres-Cuevas, direktoro de la Oficejo de la Programo Martia, kaj Héctor Hernández Pardo, vicdirektoro de la institucio.

La unua el tiuj mondaj forumoj, vigligita de progresema kaj plurdisciplina pensado, markita de homaranismo,  okazinta en 2003, kiam pasis 150 jaroj de la naskiĝo de nia Martí, estis parolfermita de Fidel, okazo en kiu li difinis la Apostolon, pri la kubanoj, kiel la ideo de bono.

Kun tagordo, kiu konsistigas la plej urĝajn problemojn, kiujn la homaro alfrontas hodiaŭ – traktita siatempe de tiu kubano, kiu parolas universalan lingvon kaj volas vere pli bonan mondon – la 5-a Konferenco okazos 170 jarojn post la naskiĝo de homo, kies Penso enhavis la revon "krei internacian, tutmondan socion bazitan sur amo, paco, larĝa koncepto de civilizacio, plureco", emfazis Torres-Cuevas.

La institucia sistemo de la Oficejo de la Marti Programo kaj de ĉiuj Marti-institucioj de la Insulo, ankaŭ kunvokis jaran agoplanon  nacian kaj internacian okaze de  la 170-a datreveno de la naskiĝo de la Apostolo de la sendependeco de Kubo, kiu komenciĝos la 28-an de januaro ĉi-jare kaj daŭros ĝis sama dato de 2023.

Laŭ asertis Hernández Pardo oni esperas ke ĉiuj homoj de bona volo, amikoj, movadoj de solidareco kaj amikeco, frataj asocioj José Marti de kubanoj rezidantaj eksterlande, interalie, partoprenu la internacian konferencon kun grandaj delegitaroj por kune dialogi por pli bona mondo inspirite de la pensaro de la nacia apostolo kuba.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up