Icap kunvokas virtualan kunvenon Solidareco kontraŭ la Blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-14 08:33:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jan 14 (RHK) La Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP) kunvokis la unuan virtualan kunvenon Solidareco kontraŭ la Blokado, okazonta la 17an de januaro.

En sia Tviter-socia reto, la institucio raportis, ke la gastoj dividos informojn pri la klopodoj de Kubo en la batalo por la konservado de la medio en la evento.

Simile, la ekponantoj emfazos kiel la ekonomiaj, komercaj kaj financaj sankcioj kiujn la usona registaro plu tenas sendifektaj kontraŭ la kariba nacio subfosas tiun celon.

La renkontiĝo okazas meze de kreskanta solidareco kun Kubo de amikaj landoj kaj de kreskanta malakcepto de la internacia komunumo kontraŭ la blokado.

Lastatempe, membroj de la Nacia Komitato de la Usona Solidareca Brigado Venceremos (Ni venkos) vizitis la landon kaj ĉi tie reasertis sian sindevontigon disvastigi la realon de la antila nacio en sia lando, kaj premi por ĉesigi la malamikecon de Vaŝingtono.

En dialogo kun la amaskomunikiloj, la juna aktivulo Oyensonwu Chatoyer certigis, ke ĉi tiu subteno estos konservita dum regos la blokado kaj agreso, plifortigitaj de la Blanka Domo meze de la Kovim-19  kaj la rezultinta tutmonda krizo.

De sia alveno al Havano la 5-an de januaro ĝis sia foriro, la usonaj solidarecaj aktivuloj vizitis centrojn de scienca, historia kaj socia intereso en la kuba ĉefurbo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up