Kubo: agotago Ni havas memoron por solidareco kaj kontraŭ la blokado usona

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-09-04 10:33:37

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Icap

Havano, sep 4 (RHK) Per omaĝo al la juna italo Fabio Di Celmo, viktimo de terorista atenco farita kontraŭ Kubo, ĉi-sabate komenciĝas la kvina tago #Ni havas memoron, organizita de la kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP).

La memorfesto okazos en la hotelo Copacabana, la sama loko, kie, la 4an de septembro 1997, la plej juna filo de la komercisto kaj amiko de la kariba nacio Giustino Di Celmo perdis la vivon pro eksplodo de bombo.

Ĉi tiu eldono alvokas solidarajn movadojn por denunci terorismajn agojn kontraŭ la plej granda el la  Antiloj, la ekonomia blokado kaj la postuli redonon  de la teritorio okupita de la kontraŭleĝa usona mararmea bazo en la orienta provinco Guantánamo, anoncis ICAP al amaskomunikiloj.

La memorfestoj okazas en kunteksto de revigliĝo de la komunikado kaj politika kampanjo kontraŭ Kubo, kaj en kiu la 243 rimedoj truditaj de la registaro de Donald Trump por sufoki la insulan ekonomion restas nerompitaj.

La deklaro de la agentejo atentigas, ke la agadprogramo inkluzivas  la Tagon de Solidareco kun Porto-Riko kaj la memortagon de la datreveno de la puĉo en Ĉilio al la registaro de eksa prezidento Salvador Allende.

Virtualaj eventoj, podkastaj elsendoj, karavanoj kontraŭ la blokado, inter aliaj agoj, konsistigas la tagordon, kiu daŭros ekde hodiaŭ ĝis la 31a de oktobro.

La profiloj pri sociaj retoj de la institucio aliĝos al la denunca kunsido sub la etikedoj  #TenemosMemoria, #SolidaridadVsBloqueo, #Kubo, # #PonleCorazón kaj #TerrorismoNuncaMás.
Laŭ ICAP, perforto kontraŭ Kubo evidentiĝis en la lastatempa atako kontraŭ la kuba diplomatia ĉefsidejo en Parizo, kaj ankaŭ en alvokoj ensorbigi teruron inter tiuj, kiuj defendas sian socialisman ŝtaton.

Ĉi tiuj faktoj montras la bezonon daŭre denunci, ke, en ĉi tiu kvara generacia milito, terorismo daŭre estas armilo en la arsenalo de la imperio, la fonto atentigas en sia apelacio.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up