Prezidanteco de Kubo daŭrigas dialogojn kun la loĝantaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-01-27 09:30:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jan 27 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj la ĉefministro Manuel Marrero vizitas hodiaŭ la okcidentan provincon Pinar del Río en jam ofta praktiko inter la ĉefaj gvidantoj de la insulo.

La prezidento mem anoncis en sia tvitero, ke kune kun  la  ministra konsilantaro, ili faros registaran viziton al tiu teritorio en "alia okazo por dialogo kun nia popolo, por travojaĝi komunumojn, laborlokojn, universitatojn, kie naskiĝas kreivema rezisto”.

Kiel raportis en la sama socia reto la Prezidanteco de la Respubliko, ĉi tiu estas la tria registara vizito farita de la Ministra Konsilantaro al Pinar del Río, ĉar similaj turneoj okazis en 2018 kaj 2019.

La celo de ĉi tiu praktiko estas kontroli en kontakto kun najbaroj kaj en labor- kaj studcentroj kaj aliaj entoj, la situacion de la teritorio, plenumon de la proponoj elirantaj el antaŭaj vizitoj, progreson, defiojn kaj malfacilaĵojn.

Díaz-Canel kaj aliaj altrangaj oficistoj en la lando insistis pri la neceso deploji stilon de laboro en ĉiuj registaraj instancoj karakterizataj pri "kontakto" kun  la bazo kaj propramane koni la aspirojn de la loĝantaro kaj serĉi solvojn por problemoj.

En la lastaj tagoj, la prezidento vizitis  la provincojn Sancti Spíritus, Villa Clara kaj Cienfuegos, en la centra zono de la lando, kie li insistis pri la koncepto de "kreiva rezisto".

Ĉi-rilate, li atentigis, ke la lando "sciis ne nur rezisti la atakojn de la krima politiko truditaj al ni de la usona registaro kaj la konsekvencoj derivitaj de la pandemio, sed ankaŭ faris tion kreiveme, serĉante alternativojn por antaŭeniri.

"Ni alfrontos la plifortiĝon de la ekonomia blokado kaj ni venkos ĝin per niaj propraj klopodoj, bazita sur la koncepto de krea rezisto, kio signifas profiti el la  talento, kiun ni havas, kaj ankaŭ de la inteligenteco kaj volo de la homoj por daŭre kreski kaj disvolviĝi."

Tiusence, li ilustris la kreadon de vakcinoj kontraŭ Kovim-19 fare de kubaj sciencistoj kiel la "maksimuma esprimo" de tiu rezisto.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up