Díaz-Canel elstarigas la gravecon de demografia prizorgado en la lando

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-15 16:17:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 15 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, emfazis la gravecon de esplorado por trakti la demografian dinamikon de la lando.

La kuba prezidento gratulis la Centron por Demografiaj Studoj de la Universitato de Havano (Cedem) pro la 50-a datreveno de ĝia kreo kaj substrekis la neceson, ke la institucio kunlaboru per studoj al la efektivigo de la Registara Programo por atento al ĉi tiu sfero.

Díaz-Canel priskribis kiel admirindan  la socian engaĝiĝon de la Cedem-laboristoj, kreita en februaro 1972 kun la celo fari esploradon pri loĝantaro kaj daŭripova evoluo kaj kun rimarkindaj kontribuoj por  solvi problemojn ligitajn al internaj migradoj kaj la organizo kaj plenumo de la naciaj censoj.

Ĉi-marde, la Universitato de Havano estas la ejo de teoria programo por festi la kvin jardekojn de la institucio, kiu inkludis la centran ceremonion por la datreveno ĉeestita de la eksterafera ministro Bruno Rodríguez.

La eksterafera ministro diris en mesaĝo afiŝita en la socia reto Tvitero, ke la studoj kaj esploroj de Cedem estas esencaj referencoj en la efektivigo de la registara programo por atento al demografia dinamiko same kiel por la evoluo de la lando.

La celo de la scienca konferenco estas elmontri la kontribuojn de la centro al diversaj registaraj programoj kun la okazigo de la laborrenkontiĝo pri Studoj kaj Politikoj pri Loĝantaro en la scenejo Kovim-19 kaj la fakrondo por Atento pri Dinamiko kaj Demografiaj Observatorioj.

Dum la konfrontiĝo kun la pandemio de Kovim-19, Cedem evoluigis studojn pri movebleco en la loĝantaro, kiuj kontribuis al retenstrategioj, kio estis rekonita de la kubaj sanaj aŭtoritatoj.

En 2022, la institucio partoprenos en la realigo de la popolnombrado kaj loĝado en ĉi tiu lando.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up