Kubaj aŭtoritatoj salutas Internacian Tagon de Infanoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-01 16:22:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: arkivo RHK

Havano, jun 1 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel kaj aliaj altaj aŭtoritatoj gratulis la infanojn de la lando  okaze de la Internacia Infana Tago.

Substrekante en sia tvitera profilo la prioritaton, kiun la novaj generacioj havas por ĉi tiu kariba nacio, la prezidento deklaris, ke “en Kubo nenio estas pli grava ol infano.

Siaflanke, la ĉefministro Manuel Marrero aludis al frazo de Nacia Heroo José Martí, kiu emfazas: "(...) infanoj estas tiuj, kiuj scias ami, (...) infanoj estas la espero de la mondo."
Mi deziras, ke vi en ĉi tiu tago estu tre feliĉa, li diris.

Ankaŭ en tiu socia reto, eksterafera ministro Bruno Rodríguez atentigis, ke la prizorgado kaj disvolviĝo de infanoj estas prioritato en Kubo, kaj asertis, ke la rajtoj, garantioj kaj sociaj politikoj favore al infanoj kaj adoleskantoj transpasas la disponojn de internaciaj instrumentoj.

Kubo festas la Internacian Tagon de Infanoj hodiaŭ kun novaj regularoj inkluzivitaj en la projekto Familia Kodo, celanta la protekton kaj bonfarton de infanoj.

La kariba nacio ankaŭ laboras pri la dezajno de ampleksa prizorga politiko por infanoj kaj junularoj kun 10 strategiaj linioj por garantii la konstruadon de realigebla vivprojekto en la lando.

Internacia Infana Tago estis starigita per interkonsento de la Internacia Konferenco por la Defendo de Infanoj, okazigita en Vieno, Aŭstrio, en 1952 por memori la vundeblecon de infanoj dum krizoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up