Ekas en Havano agotagoj ekonomi-produktivaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-06-07 10:49:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekas la dua eldono de Agotagoj Ekonomi-produktivaj

Havano,  jun 7 (RHK) La Dua Eldono de la Produktiva Ekonomia Konferenco komenciĝas ĉi-mardon en Havano por promocii spacojn por diskutado kaj analizo, kiuj ebligas progresi en la efektivigo de la Plano pri Ekonomia kaj Socia Disvolvado de Kubo.

La evento, kiu daŭros ĝis la 14-a de junio, inkluzivos reprezentantojn de la kuba komerca sistemo el ĉiuj formoj de administrado kaj permesos la kunordigon de produktaj ĉenoj inter diversaj ekonomiaj agantoj.

Organizita de la Nacia Asocio de Ekonomikistoj kaj  Kontistoj de Kubo (ANEC) kaj la Kuba Komerca Ĉambro, ĝi inkluzivos laborrenkontiĝojn pri la novaj mikro, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj , la ligo inter la renovigitaj agantoj kun loka evoluo kaj la interŝanĝo kun importaj kompanioj.

Krome okazos renkontiĝoj kun la ministroj pri Komunikado, Agrikulturo, Konstruo, Nutraĵa Industrio kaj Industrioj kaj laborrenkontiĝoj kun aliaj ekonomiaj aŭtoritatoj en la lando.
La Konferenco ankaŭ permesos rekonon de la koncernaj rezultoj kaj la socia efiko de ekonomiaj agantoj kun la aljuĝo de la Premio por Ekonomia-Produkta Administrado, kiu estas aljuĝita ĉiujare de ANEC.

Kiel klarigis ĝia Organiza Komitato, en la nuna scenaro de intensigo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de la usona registaro kontraŭ Kubo, kun pli grandaj efikoj en tempoj de pandemio, "la integriĝo de ekonomiaj agantoj estas necesa por transformi kaj kreskigi nia ekonomio.

Tial la graveco de evento, kiu daŭrigos la debatojn de la I Eldono okazinta en oktobro 2021, pri la transformo de ekonomiaj agantoj, komerca administrado bazita sur novigo kaj la tre bezonata teknologio por establi entreprenojn, inter aliaj temoj.


Fonto: Komerca Ĉambro

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up