Raúl Castro sendas gratulmesaĝon al Vjetnamio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-02-03 07:44:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Hanojo, feb 3 (RHK) La unua sekretario de la komunista partio de Kubo (PCC), Raúl Castro, sendis siajn “plej scincerajn gratulojn” al la komunista partio de Vjetnamio (PCV) okaze de ties 90-jara fondo-datreveno.

Per mesaĝo al Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la PCV, Raúl ratifis “la devon de la ĉefkomandanto de la kuba Revolucio fidel Castro, de lojaleco kaj frateco kun la socialista respubliko de Vjetnamio, heredando de la verko de la prezidento Ho Chi Minh”.

La kuba gvidanto elstarigis ke en 2020 la du registaroj memoros la 60-an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj kaj emfazis ke tio “konsistigas esprimon de nia profunda amikeco kaj ekzemplo de la volo esti unuecaj fronte a la defioj altrudataj de la internacia scenejo, raportis la informagentejo Prensa Latina.

Raúl esprimas siajn dezirojn pri sukcecoj en la konstruado de socialismo en Vjetnamio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up