Kubo denuncas persekuton de la usona registaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-12 07:06:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba diplomato denuncas  ŝtatan terorismon  flanke de Usono

Havano, sep 12 (RHK) La televida reto Telesur citas intervjuon de internacia amaskomunikilaro kun la vicministro pri eksteraj aferoj de Kubo, Carlos Fernández de Cossío, en kiu la diplomato denuncis, ke lia lando estas viktimo de ŝtata terorismo, kiun   malmorale, maljuste kaj nelegitime trudas  la usona registaro dum pli ol ses jardekoj por faligi la Revolucion.

Fernández de Cossío memorigis, ke la norda lando tenas la kariban insulon en la listo de landoj, kiuj sponsoras terorismon, kaj la administrado de prezidento Joe Biden daŭrigas kun la maljusta pozicio de siaj antaŭuloj.

La vicministro emfazis, ke dum usonaj oficistoj malmorale asertas, ke forigi Kubon el la listo estas malfacila el politika vidpunkto, la nacia ekonomio suferas plian doloron ol tiu jam trudita de la blokado de jaroj.

Sekve li klarigis, ke tiuj, kiuj deziras komerci kun la pli Granda el la  Antiloj, povas alfronti sankciojn de Usono, kaj indikis, ke pro tio almenaŭ 30 financaj kaj bankaj institucioj rompis siajn rilatojn kun Kubo.

Telesur elstarigis la vortojn de Fernández de Cossío konstatinte, ke la ekonomio de lia lando povus disvolviĝi, se ĝi estas ekskludita el la listo de supozataj nacioj, kiuj subtenas terorismon, kaj emfazis, ke la kuba registaro esperas, ke estos favora politika ŝanĝo flanke de la Usono..., memorante, ke prezidento Biden, dum sia balotkampanjo, promesis renovigi rilatojn kun la Insulo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up